Al la enhavo

Kiel oni tradukas "roadroller"?

de tarshoduze, 2013-septembro-13

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

tarshoduze (Montri la profilon) 2013-septembro-13 03:16:45

Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-septembro-13 04:16:22

mie, la prezentita maŝino estas nur speco de "rulpremilo" aŭ "vojpremilo" aŭ "stratpremmaŝino".
Krome, mi renkontis tiajn variantojn, kiel vojrulilo kaj ŝoserulilo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-13 09:43:01

La nova Bildvortaro k.a. havas ŝoserulilo, kiun mi rekomendas.

Rejsi (Montri la profilon) 2013-septembro-16 04:48:45

Iafoje, mi iros Vikipedion por trovi la tradukon. Vikipedio diras, ke la vorto estas "ŝoserulo." Sed al mi, tio ne havas sencon. Ŝoserulo ŝajnas, kiel cilindro aŭ sfero, kiu iel rilatas al la ŝoseo.

Do mi samopinias kun Kirilo81. "Ŝoserulilo" estas tre bona vorto.

Reen al la supro