Więcej

Ĉu vi konas sencencajn infankantojn ?

od Mielo, 24 listopada 2007

Wpisy: 20

Język: Esperanto

annadahlqvist (Pokaż profil) 8 grudnia 2007, 14:32:16

mi rememoris unu alian, ne kanto, sed rimo:

Krakel Spektakel, kusin Vitamin,
hängde och slängde uti en gardin.
För hej och hå, i gardinen den blå.
Krakel Spektakel, vad tänker du på?
=
Krakel Spektaklo, kuzino Vitamino,
pendumis kaj pendolis en unu kurteno.
Ĉar saluton kaj ho, en la kurteno la blua.
Krakel Spektaklo, kio vi pensas?

Mielo (Pokaż profil) 9 grudnia 2007, 11:00:26

Mi ĝojus, se mi ankaŭ aŭdus viajn kantojn ĉi tie. rideto.gif

rosto (Pokaż profil) 11 grudnia 2007, 14:56:18

Terurĉjo:Kiu kuraĝos traduki, ĉar mi hontas!
Traduko:
Kaprino havas malkapan bremson,
Terurcjo skribas senkapan verson.

Mielo (Pokaż profil) 12 grudnia 2007, 10:10:14

Terurĉjo:Bonege!
Nur eta rimarko: mi estas ne Terurcjo, sed Terurĉjo.
Mi ĉiam sciis, per kio oni pensas, kaj per kio preferindas pensi. Sed domaĝe nur, ke la versoj estas ne miaj, sed faritaj de niaj ĉarmaj infanoj.
Rosto, ĉu vi tiele ne nombris infanaĝe?

Kaprino havas malkapan bremson,
Terurcjo skribas senkapan verson.
Kaprino perdis kapablon bremsi,
la semo trafis... Kap' ĉesis pensi.
Estas bele rido.gif

rosto (Pokaż profil) 13 grudnia 2007, 14:42:17

Poste ankaŭ kapro venis,
en forumo partoprenis,
niajn versojn li ne ŝatis,
tuj skribantojn kornobatis.

remy_boligee (Pokaż profil) 13 grudnia 2007, 15:52:07

En Brazilo ankaŭ estas sensencaj infanaj kantoj. Jen unu da ili:

Marŝu Soldato - Tradukita de Flávio Fonseca

Marŝu soldato,
Kun kasko el paper'.
Se vi malbone marŝas,
Vi restos sen liber'.

La kazerno bruliĝas,
Avertas sonoril'.
Tuj kuru, helpu, savu
Standardon de Brazil'.

Mielo (Pokaż profil) 13 grudnia 2007, 21:04:52

remy_boligee:En Brazilo ankaŭ estas sensencaj infanaj kantoj. Jen unu da ili:

Marŝu Soldato - Tradukita de Flávio Fonseca

Marŝu soldato,
Kun kasko el paper'.
Se vi malbone marŝas,
Vi restos sen liber'.

La kazerno bruliĝas,
Avertas sonoril'.
Tuj kuru, helpu, savu
Standardon de Brazil'.
Hmmm... jes rido.gif Povraj infanoj. Sed ne nur la brazilaj infanoj sed ankaŭ aliaj.

rosto (Pokaż profil) 22 grudnia 2007, 20:11:50

O, bela lontaneco,
kruela ci ne estu,
ne estu ci kruela,
kruela al mi.

De fonto de pureco
al bela lontaneco,
al lontaneco bela,
komencas vojon mi.

Tio estas preskaŭ laŭlitera traduko de rusa bonkonata infankanto (el filmo de 1984 j.)

sergejm (Pokaż profil) 24 grudnia 2007, 05:34:44

Pli bonan kaj pli plenan tradukon de ĉi kanto oni povas trovi ĉe esperanto.mv.ru

rosto (Pokaż profil) 24 grudnia 2007, 15:35:35

Sergejm, ĉu vi scias sensencajn infankantojn?
Tiun ĉi reta paĝaron http://www.esperanto.mv.ru mi scias, mi elŝutis de tie Esperanto-Rusa vortaro de Bokarjov. Ankaŭ mi provis legi traduko de Ivan Jefremov tie. Mi ŝatas Jefremov-on, sed traduko estas malbona. Tamen ĉe la paĝaro multe da interesaĵoj. Tiun kanton mi ne povas trovi, en kia parto serĉi?

....

La kukaraĉo, la kukaraĉo
Ĉesis iri ĝi sur strat',
Ĉar ĝi ne havas
dum tre bezonas
mariĥuanon por fumad'.

Wróć do góry