Meddelanden: 10
Språk: Esperanto
jessicacrees (Visa profilen) 15 maj 2014 08:18:04
"Saluton. Mi esperas ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester renkontis mia amikino.
Ni mangxis kaj vidis filmon.
Mi sxatis filmon sed mia amikino ne sxatis.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!"
Dankon por via helpo.
Clarence666 (Visa profilen) 15 maj 2014 08:40:35
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Saluton. Mi esperas ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester por renkontismian amikinon.
Ni mangxis kajvidisspektis filmon.
Mi sxatis la filmon sed mia amikino ne sxatis gxin.
Dankon por auxskulti. Gxislarevido!
dombola (Visa profilen) 15 maj 2014 09:29:22
Saluton kaj bonvenon!
jessicacrees:Is this paragraph correct?Jen alia sugesto por via paragrafo:
"Saluton. Mi esperas, ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester renkontis mia amikino.
Ni mangxis kaj vidis filmon.
Mi sxatis filmon sed mia amikino ne sxatis.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!"
Dankon por via helpo.
"Saluton! Mi esperas, ke vi bone fartas.
Hieraŭ mi iris al Worcester renkonti mian amikinon.
Ni manĝis kaj vidis filmon.
Mi ŝatis la filmon sed mia amikino ne.
Dankon por aŭskulti. Ĝis la revido!"
Mi ne komprenis kion vi intencis diri per "Dankon por aŭskulti."
Ĉu "Dankon por legi"?
HaleBopp (Visa profilen) 15 maj 2014 10:35:51
dombola:Mi ne komprenis kion vi intencis diri per "Dankon por aŭskulti."Eble "dankon pro via atento"
Ĉu "Dankon por legi"?
Rejsi (Visa profilen) 15 maj 2014 15:42:18
La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?
Terurĉjo (Visa profilen) 15 maj 2014 16:21:09
jessicacrees:Is this paragraph correct?"Saluton. Mi esperas, ke vi bone fartas.
"Saluton. Mi esperas ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester renkontis mia amikino.
Ni mangxis kaj vidis filmon.
Mi sxatis filmon sed mia amikino ne sxatis.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!"
Dankon por via helpo.
Hieraŭ mi iris al Worcester por renkonti mian amikinon. (mi venis?, kie okazis la renkontiĝo?)
Ni manĝis kaj spektis filmon. (filmojn, baletojn, koncertojn kaj t.p. oni plej ofte spektas
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Mi ŝatis la filmon, sed mia amikino ne ŝatis. (mi skribus - la filmo plaĉis al mi, sed ne plaĉis al mia amikino)
Dankon pro aŭskulti. Ĝis la revido!"
ĝis la revido - ni jam interkonsentiĝis pri la sekva renkontiĝo
ĝis revido - ni ne interkonsentiĝis, kiam okazos la sekva renkontiĝo
kaj "dankon pro aŭskulti" estas sufiĉe stranga esprimo - mi dankas, ke vi aŭskultis min
dombola (Visa profilen) 16 maj 2014 01:59:17
Rejsi:Carence666 kaj dombola...Ambaŭ formoj estas akcepteblaj!
La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?
Vidu ĉi tiujn ekzemplojn el vortaro.net:
Volu akcepti de mi kaj de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni.
Koran dankon al vi pro la komplezo.
dombola (Visa profilen) 16 maj 2014 03:10:27
Terurĉjo:"Vidi filmon" ankaŭ estas akceptebla esprimmaniero.
Ni manĝis kaj spektis filmon. (filmojn, baletojn, koncertojn kaj t.p. oni plej ofte spektas
Vidu ĉi tiujn ekzemplojn sube, kiujn oni povas trovi facile pere de Tekstaro de Esperanto (entajpu "filmo"-n):
- Ĉu la romano de Tolstoj? Mi vidis la filmon. (El la verko: Ombro Sur Interna Pejzaĝo)
”Ĉu vi vidis ambaŭ filmojn?” (El la verko: Fajron Sentas Mi Interne)
Terurĉjo (Visa profilen) 16 maj 2014 04:35:12
krome, oni povas rigardi filmojn. la ekzemploj multas
lastatempe mi jam ne spektas, sed observas filmojn
Rejsi (Visa profilen) 16 maj 2014 16:54:11
dombola:Ho! Vi pravas! Nu, mi lernis novan aferon hodiaŭ.Rejsi:Carence666 kaj dombola...Ambaŭ formoj estas akcepteblaj!
La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?
Vidu ĉi tiujn ekzemplojn el vortaro.net:
Volu akcepti de mi kaj de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni.
Koran dankon al vi pro la komplezo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)