До змісту

Helpo kun traduko bonvolu

від jessicacrees, 15 травня 2014 р.

Повідомлення: 8

Мова: Esperanto

jessicacrees (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 08:18:04

Is this paragraph correct?

"Saluton. Mi esperas ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester renkontis mia amikino.
Ni mangxis kaj vidis filmon.
Mi sxatis filmon sed mia amikino ne sxatis.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!"

Dankon por via helpo.

Clarence666 (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 08:40:35

Bonvenon! ridulo.gif
Saluton. Mi esperas ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester por renkontis mian amikinon.
Ni mangxis kaj vidis spektis filmon.
Mi sxatis la filmon sed mia amikino ne sxatis gxin.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!

dombola (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 09:29:22

Jessica!
Saluton kaj bonvenon!

jessicacrees:Is this paragraph correct?

"Saluton. Mi esperas, ke vi bone fartas.
Hieraux mi iris al Worcester renkontis mia amikino.
Ni mangxis kaj vidis filmon.
Mi sxatis filmon sed mia amikino ne sxatis.
Dankon por auxskulti. Gxis la revido!"

Dankon por via helpo.
Jen alia sugesto por via paragrafo:

"Saluton! Mi esperas, ke vi bone fartas.
Hieraŭ mi iris al Worcester renkonti mian amikinon.
Ni manĝis kaj vidis filmon.
Mi ŝatis la filmon sed mia amikino ne.
Dankon por aŭskulti. Ĝis la revido!"

Mi ne komprenis kion vi intencis diri per "Dankon por aŭskulti."
Ĉu "Dankon por legi"?

HaleBopp (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 10:35:51

dombola:Mi ne komprenis kion vi intencis diri per "Dankon por aŭskulti."
Ĉu "Dankon por legi"?
Eble "dankon pro via atento"

Rejsi (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 15:42:18

Carence666 kaj dombola...

La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?

dombola (Переглянути профіль) 16 травня 2014 р. 01:59:17

Rejsi:Carence666 kaj dombola...

La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?
Ambaŭ formoj estas akcepteblaj!

Vidu ĉi tiujn ekzemplojn el vortaro.net:

Volu akcepti de mi kaj de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni.

Koran dankon al vi pro la komplezo.

dombola (Переглянути профіль) 16 травня 2014 р. 03:10:27

Terurĉjo:
Ni manĝis kaj spektis filmon. (filmojn, baletojn, koncertojn kaj t.p. oni plej ofte spektas okulumo.gif
"Vidi filmon" ankaŭ estas akceptebla esprimmaniero.

Vidu ĉi tiujn ekzemplojn sube, kiujn oni povas trovi facile pere de Tekstaro de Esperanto (entajpu "filmo"-n):

- Ĉu la romano de Tolstoj? Mi vidis la filmon. (El la verko: Ombro Sur Interna Pejzaĝo)

”Ĉu vi vidis ambaŭ filmojn?” (El la verko: Fajron Sentas Mi Interne)

Rejsi (Переглянути профіль) 16 травня 2014 р. 16:54:11

dombola:
Rejsi:Carence666 kaj dombola...

La ĝusta formo estas "dankon pro..." Ĉu ne?
Ambaŭ formoj estas akcepteblaj!

Vidu ĉi tiujn ekzemplojn el vortaro.net:

Volu akcepti de mi kaj de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni.

Koran dankon al vi pro la komplezo.
Ho! Vi pravas! Nu, mi lernis novan aferon hodiaŭ. ridulo.gif

Назад до початку