Al la enhavo

arbo tiel alta, kian/kiel(?) mi neniam vidis

de m_v, 2014-oktobro-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 19:13:27

Saluton al ĉiuj,

ĉu oni diru:

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 19:37:42

m_v:Saluton al ĉiuj,
ĉu oni diru:
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
Por mi, la korekta frazo estas la dua.

Amike.

m_v (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 19:39:27

Mi mem ĵus trovis analogan zamenhofan frazon:

L.L. Zamenhof:mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro
Do mi pensas, ke verŝajne la unua varianto estas la ĝusta.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 19:50:07

en la ĝardeno troviĝas arbo tiom alta, ke pli altan mi neniam vidis antaŭe.

en la ĝardeno troviĝas tiel alta arbo, kian antaŭe mi neniam vidis.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 20:21:47

En la ĝardeno troviĝas arbo pli granda ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-27 21:33:42

unue iu elpensas malĝustan frazon, poste oni penas ĝin ĝustigi

en ĝardeno troviĝas arbo, kian mi neniam vidis

arbo, kiu troviĝas en ĝardeno, estas tiel alta, ke mi neniam vidis tian

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 15:35:03

... tiel altan, kielan mi ne vidis;
... tiom altan, kiom altan mi ne vidis;

Tiel, kiel (ke)
Tiom, kiom (ke)
Tian, kian (ke)
En ĉiuj kazoj povas aperi neŭtrala kaj universala KE

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 16:24:34

Lakiro:... tiel altan, kielan mi ne vidis;
... tiom altan, kiom altan mi ne vidis;

Tiel, kiel (ke)
Tiom, kiom (ke)
Tian, kian (ke)
En ĉiuj kazoj povas aperi neŭtrala kaj universala KE
mi multe dankas tiun KE! alifoje mi karesos ĝin.

tamen mi karesas alian eblon, plian taskon por -n!

"en la ĝardeno troviĝas arbo altan mi neniam vidis"

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 18:35:32

amigueo:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 20:32:58

Lakiro:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"
arbo altan mi neniam vidis (plejkoncize)
arbo tiom altan mi neniam vidis
arbo ke altan mi neniam vidis (tiu neŭtra KE...)

Reen al la supro