Wpisy: 16
Język: Esperanto
m_v (Pokaż profil) 27 października 2014, 19:13:27
ĉu oni diru:
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.
aŭ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
antoniomoya (Pokaż profil) 27 października 2014, 19:37:42
m_v:Saluton al ĉiuj,Por mi, la korekta frazo estas la dua.
ĉu oni diru:
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.
aŭ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
Amike.
m_v (Pokaż profil) 27 października 2014, 19:39:27
L.L. Zamenhof:mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoroDo mi pensas, ke verŝajne la unua varianto estas la ĝusta.
Terurĉjo (Pokaż profil) 27 października 2014, 19:50:07
en la ĝardeno troviĝas tiel alta arbo, kian antaŭe mi neniam vidis.
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 27 października 2014, 20:21:47
Terurĉjo (Pokaż profil) 27 października 2014, 21:33:42
en ĝardeno troviĝas arbo, kian mi neniam vidis
arbo, kiu troviĝas en ĝardeno, estas tiel alta, ke mi neniam vidis tian
Lakiro (Pokaż profil) 28 października 2014, 15:35:03
... tiom altan, kiom altan mi ne vidis;
Tiel, kiel (ke)
Tiom, kiom (ke)
Tian, kian (ke)
En ĉiuj kazoj povas aperi neŭtrala kaj universala KE
amigueo (Pokaż profil) 30 października 2014, 16:24:34
Lakiro:... tiel altan, kielan mi ne vidis;mi multe dankas tiun KE! alifoje mi karesos ĝin.
... tiom altan, kiom altan mi ne vidis;
Tiel, kiel (ke)
Tiom, kiom (ke)
Tian, kian (ke)
En ĉiuj kazoj povas aperi neŭtrala kaj universala KE
tamen mi karesas alian eblon, plian taskon por -n!
"en la ĝardeno troviĝas arbo altan mi neniam vidis"
Lakiro (Pokaż profil) 30 października 2014, 18:35:32
amigueo:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"
amigueo (Pokaż profil) 30 października 2014, 20:32:58
Lakiro:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"arbo altan mi neniam vidis (plejkoncize)
arbo tiom altan mi neniam vidis
arbo ke altan mi neniam vidis (tiu neŭtra KE...)