Al la enhavo

arbo tiel alta, kian/kiel(?) mi neniam vidis

de m_v, 2014-oktobro-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 13:44:58

amigueo:
Lakiro:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"
arbo altan mi neniam vidis (plejkoncize)
arbo tiom altan mi neniam vidis
arbo ke altan mi neniam vidis (tiu neŭtra KE...)
La lingvo devas esti komprenebla por aliaj homoj. Sed viajn variantojn mi nomas "duono de lango".

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 15:09:42

Lakiro:
amigueo:
arbo altan mi neniam vidis
La lingvo devas esti komprenebla por aliaj homoj. Sed viajn variantojn mi nomas "duono de lango".
vi komprenu, ke mi celas maksimumigi utilon aŭ plejutiligi na -n,
tief* ke neniu kuraĝu revi esperanton senakuzativa.

(*tief. pardanu, mi tentfalis provi prepozicion "ef". ef = efike de. "neniamu parolon kies kiefon vi ne kalme pripensis" )

yugary (Montri la profilon) 2014-novembro-15 13:26:23

m_v:Saluton al ĉiuj,

ĉu oni diru:

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
Se vi uzas "kian", tio parolas pri la speco de la arbo, ne pri la nivelo de la arba alto. Parolante ne pri specoj sed pri gradoj de kvalitoj, oni uzu "tiel . . . kiel". La dua frazo do estas la ĝusta. Ŝajnas ke per la tria ekzemplo vi volis diri "En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-17 13:42:53

yugary:"En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"
tie troviĝis arbo plialta ol min viditajno

tie troviĝis arbo pli alta ol mia viditajno

tie troviĝis arbo plejalta minviditajne

minviditajnplejalta arbo tieis

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-18 13:01:03

"tie, arbo la plej alta miasperte"

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-novembro-20 17:09:00

mi skribus:
"en la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, ke tian mi neniam vidis"

Reen al la supro