Więcej

arbo tiel alta, kian/kiel(?) mi neniam vidis

od m_v, 27 października 2014

Wpisy: 16

Język: Esperanto

Lakiro (Pokaż profil) 31 października 2014, 13:44:58

amigueo:
Lakiro:"en la ĝardeno troviĝas arbo, kiom la altan mi neniam vidis"
arbo altan mi neniam vidis (plejkoncize)
arbo tiom altan mi neniam vidis
arbo ke altan mi neniam vidis (tiu neŭtra KE...)
La lingvo devas esti komprenebla por aliaj homoj. Sed viajn variantojn mi nomas "duono de lango".

amigueo (Pokaż profil) 31 października 2014, 15:09:42

Lakiro:
amigueo:
arbo altan mi neniam vidis
La lingvo devas esti komprenebla por aliaj homoj. Sed viajn variantojn mi nomas "duono de lango".
vi komprenu, ke mi celas maksimumigi utilon aŭ plejutiligi na -n,
tief* ke neniu kuraĝu revi esperanton senakuzativa.

(*tief. pardanu, mi tentfalis provi prepozicion "ef". ef = efike de. "neniamu parolon kies kiefon vi ne kalme pripensis" )

yugary (Pokaż profil) 15 listopada 2014, 13:26:23

m_v:Saluton al ĉiuj,

ĉu oni diru:

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
Se vi uzas "kian", tio parolas pri la speco de la arbo, ne pri la nivelo de la arba alto. Parolante ne pri specoj sed pri gradoj de kvalitoj, oni uzu "tiel . . . kiel". La dua frazo do estas la ĝusta. Ŝajnas ke per la tria ekzemplo vi volis diri "En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"

amigueo (Pokaż profil) 17 listopada 2014, 13:42:53

yugary:"En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"
tie troviĝis arbo plialta ol min viditajno

tie troviĝis arbo pli alta ol mia viditajno

tie troviĝis arbo plejalta minviditajne

minviditajnplejalta arbo tieis

amigueo (Pokaż profil) 18 listopada 2014, 13:01:03

"tie, arbo la plej alta miasperte"

Altebrilas (Pokaż profil) 20 listopada 2014, 17:09:00

mi skribus:
"en la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, ke tian mi neniam vidis"

Wróć do góry