Sporočila: 14
Jezik: Esperanto
yugary (Prikaži profil) 15. november 2014 13:26:23
m_v:Saluton al ĉiuj,Se vi uzas "kian", tio parolas pri la speco de la arbo, ne pri la nivelo de la arba alto. Parolante ne pri specoj sed pri gradoj de kvalitoj, oni uzu "tiel . . . kiel". La dua frazo do estas la ĝusta. Ŝajnas ke per la tria ekzemplo vi volis diri "En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"
ĉu oni diru:
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.
aŭ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
amigueo (Prikaži profil) 17. november 2014 13:42:53
yugary:"En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"tie troviĝis arbo plialta ol min viditajno
tie troviĝis arbo pli alta ol mia viditajno
tie troviĝis arbo plejalta minviditajne
minviditajnplejalta arbo tieis
amigueo (Prikaži profil) 18. november 2014 13:01:03
Altebrilas (Prikaži profil) 20. november 2014 17:09:00
"en la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, ke tian mi neniam vidis"