Skip to the content

arbo tiel alta, kian/kiel(?) mi neniam vidis

by m_v, October 27, 2014

Messages: 14

Language: Esperanto

yugary (User's profile) November 15, 2014, 1:26:23 PM

m_v:Saluton al ĉiuj,

ĉu oni diru:

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kian mi neniam vidis antaŭe.

En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel mi neniam vidis antaŭe.
aŭ eĉ
En la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, kiel altan mi neniam vidis antaŭe.
?
Se vi uzas "kian", tio parolas pri la speco de la arbo, ne pri la nivelo de la arba alto. Parolante ne pri specoj sed pri gradoj de kvalitoj, oni uzu "tiel . . . kiel". La dua frazo do estas la ĝusta. Ŝajnas ke per la tria ekzemplo vi volis diri "En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"

amigueo (User's profile) November 17, 2014, 1:42:53 PM

yugary:"En la ĝardeno, mi vidis arbon pli altan ol iun ajn kiun mi antaŭe vidis"
tie troviĝis arbo plialta ol min viditajno

tie troviĝis arbo pli alta ol mia viditajno

tie troviĝis arbo plejalta minviditajne

minviditajnplejalta arbo tieis

amigueo (User's profile) November 18, 2014, 1:01:03 PM

"tie, arbo la plej alta miasperte"

Altebrilas (User's profile) November 20, 2014, 5:09:00 PM

mi skribus:
"en la ĝardeno troviĝas arbo tiel alta, ke tian mi neniam vidis"

Back to the top