Към съдържанието

Kiel traduki "design pattern" ?

от psychoslave, 14 март 2015

Съобщения: 5

Език: Esperanto

psychoslave (Покажи профила) 14 март 2015, 16:38:11

En la programado, kiel esperante traduki je "design pattern"?

Kristal (Покажи профила) 14 март 2015, 18:21:33

psychoslave:En la programado, kiel esperante traduki je "design pattern"?
"design" estas desegni ankaux desegno, mi supozas ke "design pattern" estas "desegni desegno" aux "tipo de skemo"

nornen (Покажи профила) 14 март 2015, 18:50:21

Mi dirus "fasonad-ŝablono" aŭ "fasonada ŝablono". Vidu ĉi tie.

EldanarLambetur (Покажи профила) 16 март 2015, 11:26:42

Mi opinias ke "desegno" estas taǔga por "design" ĉi tie (fasono ŝajnas tro temi pri ekstera formo aǔ grafika aspekto, kiu ne estas taǔga por "design pattern" ). Kaj kiam ni uzas "pattern" en "design pattern", ni parolas pri modelo, per kiu nia programo funkcios (ekz. la "producer-consumer" modelo).

Do, se mi penus esti preciza, mi uzus "desegmodelo", aǔ "desegna modelo".

psychoslave (Покажи профила) 17 март 2015, 09:26:44

Dankon vin por viaj estimindaj respondoj.

Обратно нагоре