Al la enhavo

Ĉu ekzistas afikson, eĉ neoficialan, kiun signifo estas "enhavo de"

de psychoslave, 2016-januaro-01

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

psychoslave (Montri la profilon) 2016-januaro-01 13:05:44

Esperanto eblas uzi "-ing-", aŭ "-uj-" por signifi "kiu enhavas". Sed ĉu ekzistas la kontraŭon? Do ke oni povas ekzemple diri "valiz??o" anstataŭ "enhavo de valizo". Certe oni povas diri valizenhavo, sed mi serĉas malpli longan afikson, prefere kun nur du aŭ tri literoj.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-01 15:38:21

psychoslave:Esperanto eblas uzi "-ing-", aŭ "-uj-" por signifi "kiu enhavas". Sed ĉu ekzistas la kontraŭon? Do ke oni povas ekzemple diri "valiz??o" anstataŭ "enhavo de valizo". Certe oni povas diri valizenhavo, sed mi serĉas malpli longan afikson, prefere kun nur du aŭ tri literoj.
Eble "valiz-eno". Sed pri ghi mi dubas, chu oni estas tuj komprenata malmise, char tiaj esprimoj ghis nun ne sufiche uzighis.

Bonan novan jaron!

DuckFiasco (Montri la profilon) 2016-januaro-01 17:33:07

envalizaĵo?

Ne ekzistas aparta preciza afikso, laŭ mia scio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-januaro-01 21:44:41

valizpleno ? (kp. manpleno)

psychoslave (Montri la profilon) 2016-januaro-02 08:28:35

Valiz-en-o estus perfekta laŭ mi, sed la PIV diras ke eno estas "Monunuo de Japanio; simb.: ¥.".

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-02 16:11:08

psychoslave:Valiz-en-o estus perfekta laŭ mi, sed la PIV diras ke eno estas "Monunuo de Japanio; simb.: ¥.".
La problemo estas, ke "en'o" en la de vi dezirata signifo "tio, kio trovighas ene" ne estas uzita tiom, ke autoroj de vortaroj, kiel PIV, vidis necesecon fari lauan registrajhon.

opalo (Montri la profilon) 2016-januaro-03 09:25:41

Mi konsentas en la sugestoj, kaj ke valiz-enovalizpleno uzeblas se ial valiz-enhavo ktp estas tro longa.

Estu konscia ke en- estas ĝene troŝarĝita morfemo. Laŭ mi la proprigo de la nemodifita japana vorto por la monunuo estis malsaĝa.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-03 12:37:54

opalo:Laŭ mi la proprigo de la nemodifita japana vorto por la monunuo estis malsaĝa.
Estas alternativa esprimo: "jen'o". Sed ankau ghi havas la saman formon, kiel la substantivigita Fundamenta vorto "jen". Tamen kutime klarigas la kunteksto, chu "en'o" kaj "jen'o" signifu la japanan mon-unuon au ion alian.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-januaro-05 16:42:57

opalo:Mi konsentas en la sugestoj, kaj ke valiz-enovalizpleno uzeblas se ial valiz-enhavo ktp estas tro longa.

Estu konscia ke en- estas ĝene troŝarĝita morfemo. Laŭ mi la proprigo de la nemodifita japana vorto por la monunuo estis malsaĝa.
Se la valizo estas troŝarĝita per enoj, vi povos klarigi al la doganistoj ke temas pri lingva eraro okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2016-januaro-08 20:11:01

'en' estas prepozicio kaj devas esti uzata ne sufikse, sed prefikse. Do 'en valizo' > 'envalizi' > 'envalizato' aŭ 'en valizon' > 'envalilizigi' > 'envalizigito'

Reen al la supro