לתוכן העניינים

Object markers in "estas" sentences

של netitolo, 21 בינואר 2016

הודעות: 21

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 19 בפברואר 2016, 23:04:35

Alia taŭga ekzemplo estas (here is another example):
Kio iĝas akvo per varmado? Ĉu glacio? Ĉu vaporo?

Altebrilas (הצגת פרופיל) 29 במרץ 2016, 13:01:55

Provu argumenti per tiajn frazojn, kaj vi tuj konstatos, ke tio ne funkcias.

Try to argue with such sentences, and you will see it does not work.

nornen (הצגת פרופיל) 29 במרץ 2016, 15:30:06

Altebrilas:Provu argumenti per tiajn frazojn, kaj vi tuj konstatos, ke tio ne funkcias.

Try to argue with such sentences, and you will see it does not work.
Se mi ne tute eraras, tiuj "ĉarnir-propozicioj" estas unu el ĉeferoj de la ĉina gramatiko, ekz 我想你喜欢他打人。 我 estas la subjekto de 想, 你 estas la objekto de 想 kaj samtempe la subjekto de 喜欢, 他 estas la objekto de 喜欢 kaj samtempe la subjekto de 打, 人 estas la objekto de 打.
Do, mi kuraĝas diri, ke ja eblas argumenti per tiaj frazoj.

La sama afero okazas ankaŭ ekzemple en la angla kun "raising verbs":
I wanted him to see you work.
"him" estas la objekto de "wanted" kaj samtempe la subjekto de "see".
"you" estas la objekto de "see" kaj samtempe la subjekto de "work".

Altebrilas (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2016, 15:52:37

nornen:
Do, mi kuraĝas diri, ke ja eblas argumenti per tiaj frazoj.
Ĉu vi kuraĝas fari?

Altebrilas (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2016, 15:59:50

我想你喜欢他打人
Mi pensas vin ŝati lin bati homon?

nornen (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2016, 16:08:50

Altebrilas:我想你喜欢他打人
Mi pensas vin ŝati lin bati homon?
Laŭvorte jes, tamen laŭsence: Mi pensas, ke al vi plaĉas, ke li batas homojn.

Kaj mi dubas, ke "mi pensas vin ŝati ion" estas ĝusta Esperanto.

nornen (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2016, 16:08:50

[duobla afiŝo]

externalImage.png

nornen (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2016, 17:14:28

Тerurĉjo:
nornen:[duobla afiŝo]
tie ĉi povus esti via reklamo
Jam ĝustigite.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 31 במרץ 2016, 20:11:24

nornen:
Altebrilas:我想你喜欢他打人
Mi pensas vin ŝati lin bati homon?
Laŭvorte jes, tamen laŭsence: Mi pensas, ke al vi plaĉas, ke li batas homojn.

Kaj mi dubas, ke "mi pensas vin ŝati ion" estas ĝusta Esperanto.
En tiu senco, ne eblas argumenti per tiaj frazoj.

Sed supozante ke tio eblus en esperanto (eventuale aldonante steletojn por averti pri malĝusteco), ĉu vi povus argumenti en ĉi-tiu debato uzante tion?

amigueo (הצגת פרופיל) 8 באפריל 2016, 20:04:48

Admin: la diskuto en ĉi tiu fadeno temas pri Esperanto. "Solvoj" al gramatikaj demandoj de Esperanto, kiuj ne estas en Esperanto, efektive ne estas solvoj kaj estas ekstertemaj por la fadeno. Bonvolu ne afiŝi viajn "solvojn" krom se ili estas en Esperanto, kaj ne en iu inventita esperantido, ĉar alie ili estas ekstertemaj

לראש הדף