Berichten: 13
Taal: Esperanto
eb.eric (Profiel tonen) 3 maart 2008 03:15:06
"Mi ne komprenas vin tute."
"Mi ne tute komprenas vin."
Laŭ miaj anglalingvaj instinktoj, mi dirus, ke en la unua frazo mi komprenas nenion, sed en la dua kaj tria frazojn mi komprenas ion sed ne ĉion.
Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!
RiotNrrd (Profiel tonen) 3 maart 2008 04:20:10
eb.eric:Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!La tri ne samas. "Ne" ĉiam rekte modifas tiun vorton, kiu tuj sekvas. En la lasta frazo, "ne" modifas "tute", sed en la unuaj du frazoj "ne" modifas "kompreni". La signifoj malsimilas.
eb.eric (Profiel tonen) 3 maart 2008 04:29:14
Do la signifo de la tria frazo estas, ke mi ja komprenas iom, sed ne la tutan aferon. Kaj verŝajne la aliaj frazoj = mi komprenas nenion.
sergejm (Profiel tonen) 3 maart 2008 05:17:22
Via anglalingva instinkto konfuziĝis en dua frazo, eble tiu de iu alia ankaŭ.
Mallongaj respondoj al "Ĉu vi komprenas min?" estas "tute ne" kaj "ne tute".
RiotNrrd (Profiel tonen) 3 maart 2008 06:03:39
sergejm:La plej bonaj vortordoj estas unua kaj tria.Mi opinias ke ĉiu frazo estas ĝusta. Eĉ la dua. Esperanto havas plejparte liberan vortordon, ĉar la vortfinoj montras la funkcion de ĉiu vorto. "Ne", tamen, estas parto de esperanto en kiu vortordo gravas; tial, oni devas pli atenti al la vortoj kiun ĝi modifas per la ordo.
Eble la dua frazo estas pli simila al la angla vortordo ol la aliaj, sed ĝi estas gramatike ĝusta kaj komprenebla.
sergejm (Profiel tonen) 3 maart 2008 06:11:17
diogotux (Profiel tonen) 3 maart 2008 21:35:10
sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".Ne estas.
guyjohnston (Profiel tonen) 5 maart 2008 13:45:53
diogotŭ:Jes, la du frazoj estas samaj.sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".Ne estas.
mnlg (Profiel tonen) 6 maart 2008 13:40:17
sergejm (Profiel tonen) 6 maart 2008 14:21:10
mnlg:Laŭ mia kompreno, la emfazo ŝanĝiĝas, sed la signifo restas sama.La signifo restas la sama, sed la unua frazo estas pli komprenebla por tiuj, kies lingvo havas fiksitan vortordon.