前往目錄

La finna lingvo

貼文者: Matthieu, 2008年3月23日

訊息: 97

語言: Esperanto

Urho (顯示個人資料) 2014年10月7日上午9:45:22

Nun ni havas Oktobron (lokakuu = kota monato). Bv. legi la artikolon pri la nomoj de la monatoj ĉe la retejo de Kotus:

inutix (顯示個人資料) 2014年10月13日下午12:20:25

Urho:Nun ni havas Oktobron (lokakuu = kota monato). Bv. legi la artikolon pri la nomoj de la monatoj ĉe la retejo de Kotus:
Mi volus 'viinikuu' ridulo.gif
Tre interesa retpaĝo.

Urho (顯示個人資料) 2014年10月14日下午3:48:28

La principo ”por unu sono unu litero” ekzistas ankaŭ en la finna lingvo (preskaŭ), bv. legi la artikolon.

La finna alfabeto: a, b, c, (č), d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, (š), t, u, v, (w), x, y, (ü), z, (ž), å, ä kaj ö.

inutix (顯示個人資料) 2014年10月21日下午7:33:09

Suomen diftongit
La finna " diftongit " estas unu sylabo , sed ĉu ĉi estas unu sono ĉu du sonoj?

Urho (顯示個人資料) 2014年10月31日下午2:33:22

Bonvolu aŭskulti ĉe la programo "140 merkkiä" de Yle jenon (finne):Eta vortlisto:
  • merkki = marko, signo || 140 merkkiä = 140 markoj
  • 100 (sata), 4 (neljä), 10 (kymmenen), 40 (neljäkymmentä); 140 (sataneljäkymmentä)
  • millainen = kia
  • estradi = estrado (← estrad·o)
  • on = estas
  • kieli = lingvo
  • käyttäminen, käyttö = uzado
  • Twitter = Tujtero
  • twiitti = tvito (pepo)
  • uudelleentwiittaus = retvito (repepo)
  • twiitata = tviti (pepi)
  • twiittaaminen, twiittaus = tvitado (pepado)
  • uudelleentwiitata = retviti (repepi)
  • twiittaaja = tvitanto
(Vi povas aŭskulti la programon eksterlande.)
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-11-02

inutix (顯示個人資料) 2014年11月2日上午8:25:34

La finna " diftongit " estas unu sylabo , sed ĉu ĉi estas unu sono ĉu du sonoj?
Tio ĉi estis humoro. Mi lernas la finnan lingvon. Nun mi trovis instruisto. Bedaŭrinde ni renkontiĝis nur du horoj per semajno.
Mi multe aŭskultas la finnan radion per reto.

Urho (顯示個人資料) 2014年11月3日上午5:36:29

inutix:Mi lernas la finnan lingvon. Nun mi trovis instruisto. Bedaŭrinde ni renkontiĝis nur du horoj per semajno.
Bone! — Ne nur; miakomprene, du horoj estas sufiĉe al vi kun la instruisto dum semajno.

inutix:Mi multe aŭskultas la finnan radion per reto.
Bonege! — Vi povas iam utiligi na Google Traslate por aŭskulti finnalingvajn frazojn. Mi havas nur unu konsileton: bv. ne uzi la demandosignon (?) en la fino de frazoj!

Parenteze, ĉu vi jam uzas la retejon Joukahainen [joŭ.ka.haj.nen] por konjugacii/deklinacii finnalingvajn vortojn?

inutix (顯示個人資料) 2014年11月4日下午7:41:59

Lernado finnan lingvon estas mia ŝatokupo.
Kiam mi diras ke mi lernas ties ĉi ĉiuj perkutas je la kapoj. Do mi estas freneza. ridulo.gif

Mi uzas ofte retpaĝaroj : verbix.com, glosbe.com kaj wiktionary.org.
Muzikoj mi aŭskultas je la jutubo. Bedaŭrinde finnlingvaj radioj estas ege "Usona", ( pola ankaŭ).
Demando
Kiel Vi diras?
Perhe - perheiden ĉu perheitten - ambaŭ formoj estas prava.
Ĝis!

Urho (顯示個人資料) 2014年11月5日下午1:09:35

inutix:Kiel Vi diras?
Perhe - perheiden ĉu perheitten - ambaŭ formoj estas prava.
Jes, ambaŭ formoj estas ĝustaj. Mi eble uzus la unuan formon.

Bv. iri al Joukahainen kaj tajpu ĉe la tekstokampo "Perushaku" la vorton perhe, kaj alklaku butonon "Hae".

Urho (顯示個人資料) 2014年11月11日下午8:23:28

Nova Finna Grandvortaro estis lanĉita en reto. — Kotus (Kotimaisten kielten keskus) publikigis gravan vortaron Kielitoimiston sanakirja.

回到上端