Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
nornen (Xem thông tin cá nhân) 22:41:20 Ngày 15 tháng 1 năm 2018
A) El reĝo vivu longe.
B) El reĝo ne vivu longe.
C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivu longe.
D) Neniu volas, ke la reĝo vivu longe.
E) Ĉiuj vol(ad)is, ke la reĝo vivu longe. (Tamen la reĝo jam mortis)
F) Neniu vol(ad)is, ke la reĝo vivu longe. (Kaj la reĝo jam mortis)
G) La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane. (La reĝo vivas nun)
H) La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane. (La reĝo jam mortis)
Mi dankus, se vi aldonus ankaŭ la tradukojn de tiuj ĉi ok frazoj al via(j) lingvo(j).
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:32:24 Ngày 16 tháng 1 năm 2018
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 11:02:36 Ngày 16 tháng 1 năm 2018
A) vivu (imperativo)
B) ne vivu (imperativo)
C) vivas aŭ vivus (prezenco aŭ prezenca kondicionalo)
D) vivas aŭ vivus (prezenco aŭ prezenca kondicionalo)
E) estus vivinta (perfekta kondicionalo)
F) estus vivinta (perfekta kondicionalo)
G) vivus, vivus (prezenca kondicionalo)
H) estus vivinta, estus vivinta (perfekta kondicionalo)
Notu, ke diferenco inter prezenco kaj prezenca kondicionalo en C kaj D estas subkomprenata sed-parto. Kie oni atendas ĉi tiun subkomprenatan parton, dependas, kion oni volas:
C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivas longe.
C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivus longe(, sed ŝajnas, ke li bedaŭrinde ne vivas longe).
D) Neniu volas, ke la reĝo vivas longe(, sed ŝajnas, ke li fakte vivas longe).
D) Neniu volas, ke la reĝo vivus longe.