前往目錄

Internaciaj metaforoj

貼文者: palaman, 2018年2月16日

訊息: 27

語言: Esperanto

palaman (顯示個人資料) 2018年2月16日下午7:02:08

Ĉu iu ajn lingvo uzas igiomaĵon "mortigi tempon" (kio signifas "perdi tempon")?

Ja la rusa uzas. Sed krome?

thyrolf (顯示個人資料) 2018年2月16日下午7:10:59

En la germana oni uzas "mortbati tempon" en la senco, ke oni havas tempon sed neniun taskon aŭ celon kaj faras ion ajn por preventi absolutan enuon.

nornen (顯示個人資料) 2018年2月16日下午8:20:52

En la hispana oni diras "matar el tiempo" (mortigi la tempon) aŭ "matar el rato" por esprimi, ke oni okupas sin por havi la sensacion, ke la tempo pasas pli rapide.

"Maté el tiempo leyendo" = Mi mortigis la tempon legante. = Mi legis por ke mi havu la sensacion, ke la tempo pasis pli rapide.

waruhetima (顯示個人資料) 2018年2月18日上午8:12:25

En la japana, oni ne uzas "mortigi tempon", diras "dispremi tempon".
G^i signifas "kill time" en la angla.

La japana ”perdi tempon” signifas "oni ne havas suficxan tempon por fari ion".

Metsis (顯示個人資料) 2018年2月18日下午6:06:33

La finna havas idiomon "mortigi tempon" en la simila senco kiel en la germana.

Roch (顯示個人資料) 2018年2月19日下午5:32:46

訊息已隱藏.

nornen (顯示個人資料) 2018年2月19日下午7:38:38

waruhetima:En la japana, oni ne uzas "mortigi tempon", diras "dispremi tempon".
G^i signifas "kill time" en la angla.

La japana ”perdi tempon” signifas "oni ne havas suficxan tempon por fari ion".
Ĉu "dispremi tempon" estas 「時間を潰す」?
Kiel oni diras "perdi tempon" kun la signifo donita de vi? 「時間を負ける」? 「時間を失う」? 「時間を逃す」? 「時間を無くす」?

waruhetima (顯示個人資料) 2018年2月20日下午12:49:30

nornen:
waruhetima:En la japana, oni ne uzas "mortigi tempon", diras "dispremi tempon".
G^i signifas "kill time" en la angla.

La japana ”perdi tempon” signifas "oni ne havas suficxan tempon por fari ion".
Ĉu "dispremi tempon" estas 「時間を潰す」?
Kiel oni diras "perdi tempon" kun la signifo donita de vi? 「時間を負ける」? 「時間を失う」? 「時間を逃す」? 「時間を無くす」?
Jes, "dispremi tempon" estas 「時間を潰す」.

「時間を失う」, 「時間を逃す」kaj 「時間を無くす」signifas preskaux same.
Oni ne diras 「時間を負ける」.
Mi estis forgesinta, ke "perdi" signifas ankau^ 「負ける」.

waruhetima (顯示個人資料) 2018年2月20日下午1:23:32

Nun, mi estas en konfuzo!
Kion signifas "perdi tempon" en Esperanton?
1. uzi tempon vane.
2. atendi ion farante ion kio ne gravas.
3. ne havi suficxa tempon por fari ion.

nornen (顯示個人資料) 2018年2月20日下午4:32:00

waruhetima:Nun, mi estas en konfuzo!
Kion signifas "perdi tempon" en Esperanton?
1. uzi tempon vane.
2. atendi ion farante ion kio ne gravas.
3. ne havi suficxa tempon por fari ion.
Laŭ vortaro.net la signifo estas la unua.

回到上端