Mergi la conținut

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

de Jxusteno, 6 noiembrie 2019

Contribuții/Mesaje: 75

Limbă: Esperanto

akueck (Arată profil) 18 noiembrie 2019, 15:56:55

Altebrilas:Dankon.
Ne dankinde.
Altebrilas:Mi supozas, ke nova vorto estas kunmetaĵo laŭregule farita,
Nu, miakomprene "nova vorto" rilatas neniam al vortkunmetajho,sed chiam al unuradikajho, ekz. "old'" ( signifo: "mal'jun'" ).
Altebrilas:dum neologismo estas tute nova radiko.
Nu, miakomprene Zamenhof vidis neologismon en unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta (au oficialigita), ekz. "korus'", kiu estas neologismo al la Fundamenta "hhor'".
Ankau novan regulon rigardis Zamenhof, kiel neologismon.
Altebrilas:... "komputero" .
En internacia vorto Zamenhof vidis nek neologismon nek novan vorton.

Metsis (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 09:03:33

La nerekomedita *komputero* estas rekta pruntovorto el la angla. Komputilo estas ilo por komputi, kaj laŭ PIV la baza signifo ja estas verba, "komputi". La origino de la verbo estas en latina "computare" (← "com" kune + "putare" akordigi precipe pri pagoj). Miaopinie nomo, kiun oni asocias kun komputi aŭ kalkuli, ne sufiĉe bone priskribas la ilon. Vere ekzistas lingvoj, en kiuj oni nomas tian ilon datenmaŝino aŭ simila por emfazi, ke tiaj iloj ne nur kalkulas sed procedas datenojn. Bedaŭrinde estas tro malfrua korekti tion en la espa.

Altebrilas (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 09:39:25

En la pratempo, komputiloj estis maŝinoj por kalkuli aŭ komputi. Nun la aparato multe evoluis, aŭ pli ekzakte estis evoluigataj de la fabrikistoj, kiuj aldonas al ili - aŭ forigas de ili - ĉiujn ajn funkciojn, kiun ili deziras, sen nepre averti la konsumantojn pri tio.

Do tiu maŝino povas esti ludilo, muzikilo, spektilo, spionilo, vartilo, aĉetigilo, reklamilo kaj tiel plu. Tial malfacilas defini ĝin kiel -"ilo", pro tio, ke ĝia funkcio varias.

"Komputilaĵo" aŭ "komputilidaĵo" estus pli ekzakta, ĉar la vorto indikas aĵon iel rilatan al komputilo.

Metsis (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 14:30:11

Dependas de perspektivo, percepto. Mi ripetas, ke en kelkaj lingvoj oni jam dekomence ekparolis pri datenmaŝinoj, maŝinoj por manipuli datenojn, anstataŭ nur iloj por kalkuli aŭ komputi.

akueck (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 16:26:12

Altebrilas:En la pratempo, komputiloj estis maŝinoj por kalkuli aŭ komputi.
Efektive PIV de 1970 donas jenan priskribon de "komputi": "(pp per aparato) Mezuri per nombroj la kvanton de kontinua fluo au la unuojn de ripetighanta fenomeno k adicii ilin ..." ( kaj analoge "komputilo" ).

Sed en 2007 la Akademio de Esperanto oficialigis "komput/i" kun difino trovebla tie.

Nuntempe rekomendindas uzi la esprimon "komput'il'o" anstatau "komputer'o" kaj "komputor'o", kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.

Zam_franca (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 16:36:31

akueck:
kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto" : okcidentigo de la lingvo. Kaj laŭ mi estas neutila kaj sensenca, se jam estas alia vorto.

akueck (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 17:09:52

Zam_franca:
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"
Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.

StefKo (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 17:51:01

Eble (kiel antaŭlonge): e-c, e-cerbo, elektronika cerbo aŭ:
bitmaŝino, cifermaŝino, CKM - Cifereca Kalkulanta Maŝino (legu: cokomo. Ŝerco, pole CKM estas Peza MaŝinPafilo kaj... ilustrita magazino por viroj. Sed kiel belaj vortoj: cokomo, cokomaĉo, cokomego, cokometo, ĉecokomo, cokoma, cokomumi, cokomumanto, cokomisto, cokomero, cokomaro...)[/i]

Zam_franca (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 18:08:34

akueck:
Zam_franca:
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"
Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.
Mi ne diras, ke tiu vorto ne ekzistas. Simple, laŭ mi, estas malfacila vorto por tiuj kiuj ne parolas denaske latinidajn lingvojn. Redakt.i - - > redakti. ist.o ŝajnas ja pli facila.

nornen (Arată profil) 19 noiembrie 2019, 18:11:34

StefKo:Eble (kiel antaŭlonge): e-c, e-cerbo, elektronika cerbo aŭ:
bitmaŝino, cifermaŝino, CKM - Cifereca Kalkulanta Maŝino (ŝerco, pole CKM estas Peza MaŝinPafilo kaj magazino por viroj)[/i]
Fakte cxi tie en Gvatemalo en la kekcxia oni diras "ulul ch'iich'" = metalcerbo kaj en aliaj cxitieaj lingvoj simile. Tial e-cerbo ne estas absurda.

Înapoi mai sus