讯息: 75
语言: Esperanto
akueck (显示个人资料) 2019年11月18日下午3:56:55
Altebrilas:Dankon.Ne dankinde.
Altebrilas:Mi supozas, ke nova vorto estas kunmetaĵo laŭregule farita,Nu, miakomprene "nova vorto" rilatas neniam al vortkunmetajho,sed chiam al unuradikajho, ekz. "old'" ( signifo: "mal'jun'" ).
Altebrilas:dum neologismo estas tute nova radiko.Nu, miakomprene Zamenhof vidis neologismon en unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta (au oficialigita), ekz. "korus'", kiu estas neologismo al la Fundamenta "hhor'".
Ankau novan regulon rigardis Zamenhof, kiel neologismon.
Altebrilas:... "komputero" .En internacia vorto Zamenhof vidis nek neologismon nek novan vorton.
Metsis (显示个人资料) 2019年11月19日上午9:03:33
Altebrilas (显示个人资料) 2019年11月19日上午9:39:25
Do tiu maŝino povas esti ludilo, muzikilo, spektilo, spionilo, vartilo, aĉetigilo, reklamilo kaj tiel plu. Tial malfacilas defini ĝin kiel -"ilo", pro tio, ke ĝia funkcio varias.
"Komputilaĵo" aŭ "komputilidaĵo" estus pli ekzakta, ĉar la vorto indikas aĵon iel rilatan al komputilo.
Metsis (显示个人资料) 2019年11月19日下午2:30:11
akueck (显示个人资料) 2019年11月19日下午4:26:12
Altebrilas:En la pratempo, komputiloj estis maŝinoj por kalkuli aŭ komputi.Efektive PIV de 1970 donas jenan priskribon de "komputi": "(pp per aparato) Mezuri per nombroj la kvanton de kontinua fluo au la unuojn de ripetighanta fenomeno k adicii ilin ..." ( kaj analoge "komputilo" ).
Sed en 2007 la Akademio de Esperanto oficialigis "komput/i" kun difino trovebla tie.
Nuntempe rekomendindas uzi la esprimon "komput'il'o" anstatau "komputer'o" kaj "komputor'o", kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月19日下午4:36:31
akueck:Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto" : okcidentigo de la lingvo. Kaj laŭ mi estas neutila kaj sensenca, se jam estas alia vorto.
kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
akueck (显示个人资料) 2019年11月19日下午5:09:52
Zam_franca:Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"
StefKo (显示个人资料) 2019年11月19日下午5:51:01
bitmaŝino, cifermaŝino, CKM - Cifereca Kalkulanta Maŝino (legu: cokomo. Ŝerco, pole CKM estas Peza MaŝinPafilo kaj... ilustrita magazino por viroj. Sed kiel belaj vortoj: cokomo, cokomaĉo, cokomego, cokometo, ĉecokomo, cokoma, cokomumi, cokomumanto, cokomisto, cokomero, cokomaro...)[/i]
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月19日下午6:08:34
akueck:Mi ne diras, ke tiu vorto ne ekzistas. Simple, laŭ mi, estas malfacila vorto por tiuj kiuj ne parolas denaske latinidajn lingvojn. Redakt.i - - > redakti. ist.o ŝajnas ja pli facila.Zam_franca:Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"
nornen (显示个人资料) 2019年11月19日下午6:11:34
StefKo:Eble (kiel antaŭlonge): e-c, e-cerbo, elektronika cerbo aŭ:Fakte cxi tie en Gvatemalo en la kekcxia oni diras "ulul ch'iich'" = metalcerbo kaj en aliaj cxitieaj lingvoj simile. Tial e-cerbo ne estas absurda.
bitmaŝino, cifermaŝino, CKM - Cifereca Kalkulanta Maŝino (ŝerco, pole CKM estas Peza MaŝinPafilo kaj magazino por viroj)[/i]