Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.
ya Jxusteno, 6 Novemba 2019
Ujumbe: 76
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2019 11:13:03 alasiri
Sed pri la fakaj terminoj, mi dubas, ke oni povas verki ekz. komputikan libron sen uzi neologismojn, t.e. vortojn elektitajn en la nacia lingvo de la ĉefaj disvolvigintoj de tiu tekniko, t.e. la anglan.
Kunmetaĵoj eblas nur pri la vortoj kiuj atingas la publikon, kiel "komputilo" (anstataŭ "komputero"). Se iuj esperantistoj disvolvus novan sciencon, ili povus uzi pri ĝi esperantajn vortojn kiuj iĝus agnoskitaj kiel internaciaj.
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 18 Novemba 2019 3:56:55 alasiri
Altebrilas:Dankon.Ne dankinde.
Altebrilas:Mi supozas, ke nova vorto estas kunmetaĵo laŭregule farita,Nu, miakomprene "nova vorto" rilatas neniam al vortkunmetajho,sed chiam al unuradikajho, ekz. "old'" ( signifo: "mal'jun'" ).
Altebrilas:dum neologismo estas tute nova radiko.Nu, miakomprene Zamenhof vidis neologismon en unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta (au oficialigita), ekz. "korus'", kiu estas neologismo al la Fundamenta "hhor'".
Ankau novan regulon rigardis Zamenhof, kiel neologismon.
Altebrilas:... "komputero" .En internacia vorto Zamenhof vidis nek neologismon nek novan vorton.
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 9:03:33 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 9:39:25 asubuhi
Do tiu maŝino povas esti ludilo, muzikilo, spektilo, spionilo, vartilo, aĉetigilo, reklamilo kaj tiel plu. Tial malfacilas defini ĝin kiel -"ilo", pro tio, ke ĝia funkcio varias.
"Komputilaĵo" aŭ "komputilidaĵo" estus pli ekzakta, ĉar la vorto indikas aĵon iel rilatan al komputilo.
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 2:30:11 alasiri
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 4:26:12 alasiri
Altebrilas:En la pratempo, komputiloj estis maŝinoj por kalkuli aŭ komputi.Efektive PIV de 1970 donas jenan priskribon de "komputi": "(pp per aparato) Mezuri per nombroj la kvanton de kontinua fluo au la unuojn de ripetighanta fenomeno k adicii ilin ..." ( kaj analoge "komputilo" ).
Sed en 2007 la Akademio de Esperanto oficialigis "komput/i" kun difino trovebla tie.
Nuntempe rekomendindas uzi la esprimon "komput'il'o" anstatau "komputer'o" kaj "komputor'o", kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 4:36:31 alasiri
akueck:Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto" : okcidentigo de la lingvo. Kaj laŭ mi estas neutila kaj sensenca, se jam estas alia vorto.
kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 5:09:52 alasiri
Zam_franca:Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 5:51:01 alasiri
bitmaŝino, cifermaŝino, CKM - Cifereca Kalkulanta Maŝino (legu: cokomo. Ŝerco, pole CKM estas Peza MaŝinPafilo kaj... ilustrita magazino por viroj. Sed kiel belaj vortoj: cokomo, cokomaĉo, cokomego, cokometo, ĉecokomo, cokoma, cokomumi, cokomumanto, cokomisto, cokomero, cokomaro...)[/i]
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2019 6:08:34 alasiri
akueck:Mi ne diras, ke tiu vorto ne ekzistas. Simple, laŭ mi, estas malfacila vorto por tiuj kiuj ne parolas denaske latinidajn lingvojn. Redakt.i - - > redakti. ist.o ŝajnas ja pli facila.Zam_franca:Cetere: "Redaktor'o" estas Fundamenta vorto.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto"