Meldinger: 70
Språk: Esperanto
StefKo (Å vise profilen) 2020 1 10 23:11:50
Jxusteno (Å vise profilen) 2020 1 11 07:10:09
Laŭ mi, la sencon, esprimi volatan de vi, vi povas esprimi per la vortoj virineca viro kaj vireca virino.
Volu legi:
" RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu ĉi regulo koncernas ankaŭ la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj aĉa, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “ĉefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, aĉigas) la sencon de la antaŭa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aŭ deriviloj, aŭ modifiloj.
Krom en la vortoj kun ĉi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambaŭ vortoj konservas sian finaĵon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, eĉ tri adjektivoj: surda‑muta, ruĝa‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligiĝas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -aĵo, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, ĉef- kaj -ino.
En la ceteraj kunmetoj, la ĉefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaŭ ĝi. La ĉefan vorton oni povas nomi ĉefelemento kaj la vorton starantan antaŭe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporŝipo la ĉefelemento estas ŝipo kaj la flankelemento estas vapor(o). "
StefKo (Å vise profilen) 2020 1 11 09:13:13
"
II- Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
ino. Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj k iliaj inoj; la plej danĝera homo — malbona in’ en domo. ☞ femalo, masklo.
"
En tiu signifo INO estas memstara morfemo, substantivo, do ĝi povas krei kunmetaĵojn, ĉu ne? La skemo ŝajnas logika (aŭ mi pensas nelogike). Do la du unuaj alineoj de via citaĵo ne koncernas mian demandon.
Kial la vorto "viroino" kaj ne "virineca viro"? Ĉar la vorto (kaj aliaj vortoj same kreitaj) estas pli mallonga kaj belforma, simple.
sergejm (Å vise profilen) 2020 1 11 10:45:53
Do tio estas "vireca ino"
StefKo (Å vise profilen) 2020 1 11 11:18:49
sergejm:Ne, en "viroino" -in- estas ne sufikso, sed radiko kun signifo in II.Jes, sergejm. Fine iu same pensanta kiel mi. (Ĉu mi povas skribi "Fine iu MIE pensanta"?)
Do tio estas "vireca ino"
Kaj kio koncerne dua ĉefa demando de la fadeno: "Ĉu 'grandio' eblas"?
Jxusteno (Å vise profilen) 2020 1 11 12:29:58
Meldingen er skjult.
Jxusteno (Å vise profilen) 2020 1 11 12:36:05
sergejm:Ne, en "viroino" -in- estas ne sufikso, sed radiko kun signifo in II.Mi dubas ĉu la ĉeesto de la finaĵo -o povas senigi la vorteron in je ĝia esto sufikso.
Do tio estas "vireca ino"
Ĉiuokaze, je parolado tia vorto povas kaŭzi miskomprenojn.
Krome, se oni rigardas ĝin memstara radiko, tiam viroino devas signifi ino de viro. Se oni volas per unu vorto esprimi la sencon de vireca ino, oni prefere diru vireca-ino.
Jxusteno (Å vise profilen) 2020 1 11 12:45:15
Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz‑e: dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklo aŭ dikporko; nek junedzino pravigas la vortojn: junamiko aŭ junfraŭlino. ".
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/...
StefKo (Å vise profilen) 2020 1 14 16:03:04
IO estas substantivo (rigardu vortaro.net: "2 Sama pron., uzata kiel subst.") do ĝi povas krei vortojn kombinatajn laŭ skemo:
ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto) + preciziga antaŭelemento (kiu precizigas la ĝeneralan signifon)
Do ni povas krei tiajn vortojn:
granda + io = grandio (io, objekto, aĵo granda)
bela + io = belio…
Apostrofitaj, ili estas:
grandi’, beli’, i’ (se IO povas esti kiel substantivo oni povas ankaŭ apostrofi ĝin)…
Tio povas esti utila por poetoj. Ĉu, povas esti, mi eraras?
Jxusteno (Å vise profilen) 2020 1 14 16:59:18
StefKo:Mi ripetas demandon: "Ĉu grandio eblas?"o en la vorto io estas ne substantiva finaĵo sed parto de la radiko.
IO estas substantivo (rigardu vortaro.net: "2 Sama pron., uzata kiel subst.") do ĝi povas krei vortojn kombinatajn laŭ skemo:
ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto) + preciziga antaŭelemento (kiu precizigas la ĝeneralan signifon)
Do ni povas krei tiajn vortojn:
granda + io = grandio (io, objekto, aĵo granda)
bela + io = belio…
Apostrofitaj, ili estas:
grandi’, beli’, i’ (se IO povas esti kiel substantivo oni povas ankaŭ apostrofi ĝin)…
Tio povas esti utila por poetoj. Ĉu, povas esti, mi eraras?
La kunmetaĵo grandio eble tre-tre teorie estas ĝusta sed ŝajnas al mi ke ĝi estas malbonstila kaj malfacile komprenebla (tiom pli en parolado).