Al la enhavo

Kion signifas 'pocas veces a la vez'?

de vaaspuhr, 2020-januaro-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-januaro-26 10:32:43

Kion signifas 'pocas veces a la vez'?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-26 17:54:25

Kion signifas "pocos veces a la vez"?
Laŭ deepL, ĝi signifus en la franca "rarement à la fois", t.e. laŭvorte "malofte je fojo", do mi dirus "malofte samptempe". https://www.deepl.com/fr/translator#es/fr/pocos%20...

Sed tiu traduko certe aĉas.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-26 19:09:44

Ĝi estas en la hispana, sed erare. Ĝi devus esti "pocas veces a la vez", sed eĉ tiel ĝi estas sensenca.

pocas veces al día = malofte ĉiutage
pocas veces a la semana = malofte ĉiusemajne
pocas veces al mes = malofte ĉiumonate
pocas veces al año = malofte ĉiujare
pocas veces a la vez = sensencaĵo

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-27 05:07:10

Google tradukilo tradukas 'malmulte da fojoj samtempe'

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-januaro-27 08:07:54

Mi dankas vin, precipe Nornen kaj Zam_franca.

novatago (Montri la profilon) 2020-januaro-27 11:18:32

vaaspuhr:Mi dankas vin, precipe Nornen kaj Zam_franca.
Mi ŝatus scii la kuntekston de tiu frazo, ĉar mi ne scias ĉu Nornen donis tradukon aŭ simple diris tion, ke la frazo ne sencas (ĉar ĝi ne sencas, eble ĝi estas hispanamerika esprimo nekonata de mi). Aliflanke, se ĝi sencus la ĝusta traduko estus tiu de Sergejm kaj la Gugla tradukilo.

Redaktado: Mi serĉis la frazon, kaj mi trovis ke en taŭga kunteksto la frazo sencas. En tiu frazo, "samtempe" ne celas priskribi "malmulte da fojoj" sed alia aĵo en la frazo. Nu, verdire "malmulte da fojoj" priskribas "samtempe", kaj "samtempe" priskribas alian aĵon.

Ekz: Viroj kaj virinoj malmulte da fojoj (malofte) ĉeestas samtempe en publika necesejo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-27 17:48:28

@novatago

Mi intencis diri, ke la esprimo "pocas veces a la vez" estas sensenca, kaj ne ke ĝi signifas "sensencaĵo". Mi mallerte vortigis. Laŭ mia scio, ne ekzistas tia esprimo ĉu amerika ĉu aliloka.

@ĉiuj
Kiel jam skribis novatago, kvankam la esprimo "pocas veces a la vez" mem estas sensenca, oni ja povas arte konstrui frazojn, kiuj enhavas kaj "pocas veces" kaj "a la vez". Tamen ĉi-okaze la du esprimoj estas disaj kaj ne formas unu esprimon laŭ la ŝablono "X veces a la Y". Ekzemple: Pocas veces he leído dos libros a la vez. = Malofte mi legis du librojn samtempe.

La ŝablono "X (vez | veces) (al | a la) Y" estas kutima kaj ofta, signifante "X fojojn dum unu Y".
tres veces al día = tri fojojn dum unu tago
una vez al mes = unu fojon dum unu monato
muchas veces a la semana = multajn fojojn dum unu semajno
ni una vez al año = eĉ ne unu fojon dum unu jaro

Sed kiel dirite, "pocas veces a la vez" ne sekvas tiun ŝablonon, ĉar "a la vez" ne signifas "dum unu fojo" sed "samfoje/samtempe".

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-januaro-28 08:16:47

La teksto
"Las canciones suelen estar cantadas por un solista acompañado por un coro y cantan de forma alternativa (pocas veces a la vez), siempre acompañados por varios instrumentos de percusión ..."

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-28 15:17:11

vaaspuhr:La teksto
"Las canciones suelen estar cantadas por un solista acompañado por un coro ya cantan de forma alternativa (pocas veces a la vez), siempre acompañados por varios instrumentos de percusión ..."
Legu "y" anstataŭ "ya".

La kantoj kutime estas kantataj/kantitaj de (unu) solisto akompanata de ĥoro, kaj ili kantas alterne (malofte samtempe/kune/simultane), ĉiam akompanataj de diversaj frapinstrumentoj...

En la hispana eble estus pli lerta: "suelen [...] de forma alternativa (pocas veces de forma simultánea)".

Al mi ŝajnas tre stranga la uzo de la verbo "estar" ĉi tie. Mi 100% uzus "ser" ("suelen ser cantadas") aŭ refleksivon ("suelen cantarse").

Las canciones están cantadas. = Las canciones han sido cantadas. = La kantoj estas kantitaj (la kantado ne daŭras plu).
Las canciones son cantadas. = Las canciones se cantan. = La kantoj estas kantataj (nun aŭ kutime).

Por mi, la kombinacio inter "soler" kaj "estar cantado" ne havas sencon, ĉar la unua signifas kutimon dum la dua signifas agon finitan en la pasinteco. Sed eble en Hispanujo "soler estar cantado" ja kutimas kaj normalas.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-17 14:31:32

En la portugala. pocas = malmultaj kaj vez = foje = vico.

Reen al la supro