目次へ

Kiel mi povas ŝanĝi mian denaskan lingvon en mia profilo?

Bronxio,2020年6月22日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月22日 16:43:10

Saluton! En la preferoj, mi povas ŝanĝi la parolatajn lingvojn, sed ne la denaskan. Mi volas ŝanĝi la anglan per la hispana (mia denaska lingvo)

Dankon pro halti ĉi-tie!

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月22日 20:28:27

Bronxio:Saluton! En la preferoj, mi povas ŝanĝi la parolatajn lingvojn, sed ne la denaskan. Mi volas ŝanĝi la anglan per la hispana (mia denaska lingvo)

Dankon pro ĉesi ĉi tien! ^-^
Saluton!
Jen, miakrede, kial: vi uzas la anglalingvan version de la retpaĝo, ĉu ne? Se jes, tial uzu la hispanlingvan version por ŝanĝi.

Espereble tio povos helpi al vi.

Post-skribo:

Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".

Ĝis baldaŭ en la forumo!

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月22日 21:43:08

Ho, ĝi funksias! Mi antaŭ provis ĝin sed, mi ne scias kial, mi ne vidis ke ĝi funkciis. Dankon! ^-^

Zam_franca:
Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".
Mi ne scias, ĉu tio, kion mi celis, ne estis komprenita. Mi volis esprimi mian dankemon por la leganto haltis ĉi tie (en ĉi tiu foruma temo). Ĉu "ĝesigi" ne signifas "interrompi", "fini"?

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月24日 9:06:51

Mi nigrigas la senerarigojn:
Bronxio:Ho, ĝi funkcias! Mi antaŭ provis ĝin sed, mi ne scias kial, mi ne vidis ke ĝi funkciis. Dankon! ^-^

Zam_franca:Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".
Mi ne scias, ĉu tio, kion mi celis, ne estis komprenita. Mi volis esprimi mian dankemon por la leganto haltis ĉi tie (en ĉi tiu foruma temo). Ĉu "ĉesigi" ne signifas "interrompi", "fini"?
"ĉesigi" (la bona skribmaniero, ne "ĝesigi") ja signifas "interrompi".
Mi ne komprenis, ke vi deziris "esprimi vian dankemon por la leganto haltinta ('kiu haltis' estas alia ebleco) ĉi tie".
La taŭga frazo do estus laŭ mi "Dankon pro halti ĉi-tie!".

Ĝis!

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月26日 21:44:03

Ho, dankon! 👍 Mi redaktis ĝin.

先頭にもどる