Į turinį

Kiel oni diras "Ho, ĉu vere?" in viaj lingvoj?

werechick, 2008 m. rugsėjis 18 d.

Žinutės: 71

Kalba: Esperanto

vajsxnavisto (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 21 d. 17:07:29

a! ni li lon ala lon? - la tokipona

Dante (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 21 d. 19:27:55

En Meksiko ankaŭ la junuloj diras: es!! ¿te cae?
La prononco de "cae" estas "cay"

MikeDee (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 21 d. 23:00:19

me diras: "Echt jetzt?"

utku (Rodyti profilį) 2009 m. balandis 27 d. 17:38:05

kaj en mia lingvo oni diras:

Aa! Gerçek(ten) mi? (prononco: a-a gerĉek(ten) mi, "ten" estas fakultativa sed ordinara)

Aa! Doğru mu? (prononco: a-a dOru mu (kun longa O))

patrik (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 8 d. 15:10:52

"Talaga?" [la Tagaloga aŭ Filipina] rideto.gif

Leporino (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 15 d. 16:24:02

Rogir:Mi neniam aŭdis ke la germana ch elparoliĝas ĉ, laŭ mi estas aĥ, virkliĥ aŭ eble aĥ virkleĥ.
En la germana ch elparoliĝas kaj ĉ kaj ĥ.
Post i kaj e estas ĉ. Ekzemple: mich (min), Pech (peĉo)
Post a,o kaj u estas ĥ. Ekzemple: Dach (tegmento), Loch (truo), Buch (libro)

Do "Ach, wirklich?" = Aĥ, virkliĉ?.

La germana ne estas facila lingvo... okulumo.gif

Amike,
Åsa (estas sveda kaj elparoliĝas Osa rido.gif)

Simieto (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 22 d. 01:42:52

Mi ne parolas "wirklitsch", virkliŝ niŝ.
'ch' post 'e', 'i' kaj 'eu' ne ekzistas en Esperanto.

Ornitorinko39 (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 22 d. 08:20:03

En la aŭstralia-angla, ni uzas la frazon "Fair Dinkum?"

(prononcu "fer dinkam?") shoko.gif)

MikeDee (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 23 d. 22:56:59

Leporino:
Rogir:Mi neniam aŭdis ke la germana ch elparoliĝas ĉ, laŭ mi estas aĥ, virkliĥ aŭ eble aĥ virkleĥ.
En la germana ch elparoliĝas kaj ĉ kaj ĥ.
Post i kaj e estas ĉ. Ekzemple: mich (min), Pech (peĉo)
Post a,o kaj u estas ĥ. Ekzemple: Dach (tegmento), Loch (truo), Buch (libro)

Do "Ach, wirklich?" = Aĥ, virkliĉ?.

La germana ne estas facila lingvo... okulumo.gif

Amike,
Åsa (estas sveda kaj elparoliĝas Osa rido.gif)
mi parolas ch ĉiam, kiel ĥ:

Ach, wirklich = Aĥ, virkliĥ
Echt = eĥt
Pech = Peĥ
Dach = Daĥ ktp.

Mi laĝas en sudo de Germanujo (Bavarujo).
Kie vi loĝas?

Simieto (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 24 d. 21:26:05

MikeDee:
mi parolas ch ĉiam, kiel ĥ:

Ach, wirklich = Aĥ, virkliĥ
Echt = eĥt
Pech = Peĥ
Dach = Daĥ ktp.

Mi laĝas en sudo de Germanujo (Bavarujo).
Kie vi loĝas?
"wiĥtig, Niĥte" por "wichtig, Nichte"? - Mi ne kredas, ke iu ajn tiel parolas, krom eble en la Svisio.

Atgal į pradžią