İçerik Görüntüleme

La malesperanto

başlangıç Frankouche, 22 Eylül 2008

Mesajlar: 11

Dil: Esperanto

Frankouche (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:27:27

Mi tuj demandas al mi (sen trinki vinon) : se la esperanto estas kiel ĝi estas, kio estus la malesperanto senkulpa.gif
Haaa, tio sonas kiel la nomo de iu demono...
Sed kio estus? Unika lingvo, morta lingvo, altrudanta lingvo... okulumo.gif

Hispanio (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:32:04

Mi havas ekzemplon de malesperanto:

Malmi malestas malen malmia malhejmo, malskribante malĉi maltiun maltekston malper malmia malkomputilo.

Malĉu malvi malkomprenas malmin?

rido.gif

horsto (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:35:34

Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?

Frankouche (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:43:14

Hispanio:Malmi malestas malen malmia malhejmo, malskribante malĉi maltiun maltekston malper malmia malkomputilo. rido.gif
Haha rido.gif bona ekzemplo !!

Ci ĵus demonstras la disdonecon de la esperanto rideto.gif

Ankoraŭ nova eco de la Eon !!

Frankouche (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:53:41

horsto:Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?
Tio veras. Sed mi ne pensas ke la mono estus lingvo sed, malfeliĉe, monolingvo por sin mem.

jeanne (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:54:51

horsto:Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?
irgendwie sind wir weit entfernt vom menschlichen frieden, doch in esperanto der sprache sehe ich eine hoffnung den die sprache steht für weltweites verständnis, reisen, ich glaube alle anderen sprachen sind la linvo de la mono

senkulpa.gif

Frankouche (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 16:59:55

jeanne:irgendwie sind wir weit entfernt vom menschlichen frieden, doch in esperanto der sprache sehe ich eine hoffnung den die sprache steht für weltweites verständnis, reisen, ich glaube alle anderen sprachen sind la linvo de la mono
Haaaaa!!!! Kio estas? Estus la malesperanto??? rideto.gif

jan aleksan (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 17:17:55

por mi estas simpla, malesperanto estas ĉiu kiu ne estas esperanto. Do, ĉia krokodilaĵoj.

ridulo.gif,

Rogir (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 17:24:21

Malesperanto estas kiam ĉiuj parolas malsamajn lingvojn, penegas lerni alian, kaj sekve forgesas la unuan, konsekvence ke ankoraŭ neniuj interkomprenas kaj ekmilitas.

Miland (Profili görüntüle) 22 Eylül 2008 18:15:25

Malesperanto estas Karl Marks kiu diras en bildstrio 'Laboristoj de la mondo, pardonu min.' Estis la epoko de glasnost en la Sovetunio, do, la artisto ne malliberiĝis.

Başa geri dön