去目錄頁

ĉu la angla estas facila?

从 victornino, 2008年11月2日

讯息: 70

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年2月15日下午8:58:39

Katalin2593:Provo de aspekto kaj kreado de mesaĝoj por ke ĉe edukado.net pli bone funkciu la nova forumo.
Pardonu, ke mi eksperimentas pri la farado de mesaĝoj. Mi pensis ke mi povos poste forviŝi miajn provojn, sed tio ne eblas. malgajo.gif
Estonte vi povus uzi la fadenon Testejo, kiu ekzistas ĝuste por tiaj testoj.

zaratustro (显示个人资料) 2010年2月17日下午12:35:05

Mi pensas ke la angla vere ne estas tre facila, ĝi estas tre malfacila.
Ĝi estas facila por kiu parolas ĝin de infano, sed ne por kiuj ne estas angluloj.
Mi studis ĝin kiam mi estis en la lernejo, sed mi neniam bone lernis la angla.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月23日上午10:37:07

Ĉu vi jam denove elpensis lingvon?

tonymec (显示个人资料) 2010年4月9日上午6:06:50

Mi nove alvenis en tiun ĉi fadenon, kaj ne legis ĉiujn antaŭajn mesaĝojn (mi legis nur kelkajn). Pardonu do, se mi ripetas ion jam diritan.

Ĉu estas facile scipovi la anglan? Tio dependas, kion oni nomas «scipovi la anglan». Se tiu scipovas la anglan, kiu per ĝi kapablas erarplene peti sian vojon de alia ne-anglalingvano kaj ricevi pli-malpli uzeblan respondon, tiam la angla estas ege facila. Se nur tiu scipovas la anglan, kiu parolas korektan anglan lingvon laŭ almenaŭ unu el la akceptitaj normoj, tiam la angla estas terure malfacila, kaj supozeble eĉ plimulto de denaskaj anglalingvanoj ne «scipovas» ĝin.

Unu antaŭulo asertis, ke ĉar la angla estas malfacila kaj Esperanto facila, ne-denaska parolanto de la angla preskaŭ ĉiam estas intelektulo, dum multe da malsaĝaj homoj komencas lerni Esperanton. Mi povus kontraŭ-argumenti jene: inter la homoj, multegaj agas «ŝafe», imitante tion, kion oni faras ĉirkaŭ ili. Multoj asertas (ne studinte la aferon, sed bleke ripetante), ke la angla estas la mondlingvo de la estonteco, kaj ŝafe studas la anglan, nur ĉar ili vidis multe da homojn provi paroli ĝin. Kontraŭe, la ŝafhomoj (kaj la potenculoj, al kiuj ne plaĉas «pleba» lingvo kia estas Esperanto) ripetas al ĉiu aŭdanto (aŭ ne studinte la aferon, aŭ intence mensogante) ke Esperanto jam fiaskis, kaj ke ĝi neniam plu havos la plej etan ŝancon sukcesi. Por studi Esperanton, necesas esti sufiĉe inteligenta homo por voli fari al si opinion ne tria-manan, mem studante la aferon kaj ne ripetante nepruvitaĵojn. Kaj kion konstatas tiuj, kiuj ja faras tiun klopodon? Ke Esperanto tre bone funkcias, ke fakte ĝi pli bone ol ia ajn alia permesas transponti la lingvajn, religiajn (jes!) kaj aliajn kulturajn barojn inter tiuj... kiuj montris sin sufiĉe inteligentaj por ellerni ĝin. Inter Esperantistoj apenaŭ estas iuj, kiuj ne scipovas legi kaj skribi (jes, supozeble inter «denaskuloj» estas ankoraŭ ne alfabetigitaj infanoj; sed tiuj konsistigas preskaŭ neglektebla malplimultego). Kiu etna lingvo povas tiel fieri? Inter Esperantistoj nekutime alta procentaĵo kapablas rezoni por si, ne imitante la ĉirkaŭantojn ŝafe. Nu, jes, tial oni diros, ke Esperantistoj estas frenezetaj maljunuloj svingantaj verdajn flagojn kaj farantaj ion ajn, kio ne estas laŭkutime (ĉar nur io laŭkutima povas esti laŭnorma kaj «bonkonduta», «ĉiu scias tion»). Nu, mi preferas esti frenezetulo ol ne pensanta ŝafulo. (Cetere mi jam renkontis multegajn ŝafajn «intelektulojn»: klereco ne garantias inteligentecon.)

walfino (显示个人资料) 2010年4月9日上午11:10:13

Ĉar angla lingvo estas mia unua lingvo, ĝi nature facilas. ridulo.gif

Iam ĝiaj absurdaj malkonstantoj beligas ĝin.

mathieubriere (显示个人资料) 2010年4月9日下午1:47:51

tonymec:Mi nove alvenis en tiun ĉi fadenon, kaj ne legis ĉiujn antaŭajn mesaĝojn (mi legis nur kelkajn). Pardonu do, se mi ripetas ion jam diritan
....

Via rezonado tre interesigis min kaj mi konsentas ĝin.

kris42 (显示个人资料) 2010年4月13日上午11:43:24

Mi pensas ke angla lingvo estas relative facila. Oni havas latina vortoj kaj germana vortoj. Nur la prononco ne estas facile.

tonymec (显示个人资料) 2010年4月13日下午11:07:39

kris42:Mi pensas ke angla lingvo estas relative facila. Oni havas latina vortoj kaj germana vortoj. Nur la prononco ne estas facile.
Ne nur la prononco. La angla lingvo estas plenplena je idiomaj esprimoj; kaj plue, ĝia kutimo “subkompreni” multajn konjunkciojn kaj prepoziciojn, kaj la nombro de homonimoj, ofte igas la frazon esti ambigua. Ekzemplo trovita (je la surprizo de la programistoj) dum provado de aŭtomata tradukado: Tradukenda frazo estis: Time flies like an arrow. Sed la tradukilo hezitis inter: 1. Tempo flugas kiel sago. 2. Tempaj muŝoj ŝatas sagon. 3. Kronometru muŝojn kvazaŭ sago. Tio ĉi estas nur unu ekzemplo inter multaj.

Cetere la ekzisto de vortoj, venintaj el germanidaj kaj latinidaj sinonimoj, signifas nek ke ambaŭ anglaj vortoj vortoj estus plue sinonimaj aŭ almenaŭ de facile disigeblaj signifoj (unuflanke sheep signifas “ŝafon” kaj mutton “ŝafaĵo, ŝafa viando” krom en du esprimoj: Let's come back to our muttons “ni revenu al niaj ŝafoj” t.e. “ni revenu al la pritraktata afero” laŭ la Rabeleza rakonto pri Panurĝo kaj la ŝafoj, kaj muttonhead “individuo same senpripensa kiel ŝafo”; kaj aliflanke nur denaska anglalingvano povus kapti la fajnajn subtilaĵojn inter la uzo de “freedom” kaj tiu de “liberty”), nek ke ili restis samsencaj, kiel la germana aŭ franca vorto (ekz. to purchase venas el malnovfranca pourchacier “postkuri, postsekvi, ĉasadi” kaj figurasence “akiri”; la angla vorto nun signifas “akiri kontraŭ mono”, la franca pourchasser “fuĝigi postsekvante”...)

vincas (显示个人资料) 2010年4月19日上午10:09:45

Se vi legas angle.
Kie angla lingvo estas facila.
http://esperanto.ie/english/zaft/zaft_7.html

tonymec (显示个人资料) 2010年4月20日上午3:49:57

vincas:Se vi legas angle.
Kie angla lingvo estas facila.
http://esperanto.ie/english/zaft/zaft_7.html
Tiu tuta retpaĝaro estas tre interesa — kaj prava; dankon pro la ligilo. Sed bonan kuraĝon al la leganto, kiu ne bone mastrus la anglan! Eĉ tia leganto, tamen, foliumante tiun kaj aliajn el tiuj kunmetitaj paĝoj, lernos diversajn malfacilaĵojn de la ĉiutaga angla — pri kiuj li aŭ ŝi supozeble ne konsciis, post lerneja instruado pri la "standarda" angla, kiel konas ĝin (aŭ, pli ĝuste, imagas al si koni) la dulingvaj vortaroj kaj la fremdlingvaj lernejoj.

回到上端