去目錄頁

ĉu la angla estas facila?

从 victornino, 2008年11月2日

讯息: 76

语言: Esperanto

victornino (显示个人资料) 2008年11月2日上午10:47:43

Tiu estas la demando, ĉu la angla estas facila lingvo por ĉiuj?
http://www.youtube.com/watch?v=1VuLGMilVqU

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年11月2日下午1:16:37

victornino:Ĉu la angla estas facila?
Ne mi tiel ne pensas.

Mi bezonis 4 jarojn por almenaŭ meznivele scipovi la anglan.

69UM24OSU12 (显示个人资料) 2008年11月3日上午4:27:41

Mi ne pensas ke la angla estas facila, kaj mi estas denaska parolanto.

jan aleksan (显示个人资料) 2008年11月3日上午9:29:26

La angla estas natura lingvo. Pro tio, ĝi havas malfacilaĵojn kiel ĉiuj aliaj.

josell (显示个人资料) 2008年11月3日下午3:42:10

DEK KVIN vokalaj sonoj! shoko.gif

Tial eble mi ne parolas anglalingve; tamen, mi lernas ĝis ekde preskaŭ sep jaroj, en la lernejo. Aŭ mi ne estas sufiĉe inteligenta, aŭ la Angla lingvo estas sufiĉe malfacila por mi.

Lerni Esperanton estis por mi sukceso; la angla lingvo devus esti tiom facile.

Tamen, mi ne malamas la Anglan lingvon, sed pensas ke ĝi ne devu esti ponto internacia. La hispana lingvo estas pli facila ol la angla, sed esperanto estas neŭtrala, ĉu?

danielcg (显示个人资料) 2008年11月3日下午4:17:49

Antaŭ kelkaj mesaĝoj, denaska anglalingvano agnoskis ke la angla ne estas facila. Decas, do, ke mi, denaska hispanlingvano, agnosku ke la hispana ne estas pli facila ol la angla. Ĝi certe havas pli facilan prononcsistemon, kun preskaŭ fonetika alfabeto kaj kun senesceptaj prononcreguloj. Tamen la konjugacio de la regulaj verboj estas plurfoje pli malfacila ol tiu de la angla, ĉar la finaĵoj varias ne nur laŭ la tempo sed ankaŭ laŭ la persono, kaj krome ekzistas tri regulaj konjugacioj. Krome, kaj la angla kaj la hispana estas plagitaj je malregulaĵoj kaj esceptoj, kiuj multe malfaciligas la lernadon. Mi parolas tiujn tri lingvojn, tamen mi sen ia ajn dubo konsideras Esperanton la plej taŭga por internacia komunikado.

Jes, mi scias ke la plimulto de la homoj kredas ke la angla estas pli bona. Sed, ĉu vi ne rimarkis ke estas pli da uzantoj de Winzip ol de Winrar, pli de Internet Explorer ol de Fajrovulpo (Firefox), pli de Microsoft Office ol de Open Office, pli de Vindozo (Windows) ol de Linukso (Linŭ), ktp ktp? Kiel do povas oni miri, konstatante ke pli da malsamlingvuloj preferas interkomuniĝi per la angla ol per Esperanto? Tion mi nomas kohereco. okulumo.gif

Via,

Daniel

josell:DEK KVIN vokalaj sonoj! shoko.gif

Tial eble mi ne parolas anglalingve; tamen, mi lernas ĝis ekde preskaŭ sep jaroj, en la lernejo. Aŭ mi ne estas sufiĉe inteligenta, aŭ la Angla lingvo estas sufiĉe malfacila por mi.

Lerni Esperanton estis por mi sukceso; la angla lingvo devus esti tiom facile.

Tamen, mi ne malamas la Anglan lingvon, sed pensas ke ĝi ne devu esti ponto internacia. La hispana lingvo estas pli facila ol la angla, sed esperanto estas neŭtrala, ĉu?
okulumo.gif

dobri (显示个人资料) 2008年11月5日下午5:11:22

danielcg:Mi parolas tiujn tri lingvojn, tamen mi sen ia ajn dubo konsideras Esperanton la plej taŭga por internacia komunikado.
Vi eminente pritraktis la problemon. Kion aldoni? VI PRAVAS!

nunu26 (显示个人资料) 2008年11月11日下午9:42:11

Ne, ĉar kiam mi legas la angla mi ne komprenas tuta, sed mi komprenas pli la francan kaj hispanan ol la angla, sed la Usono "amerikas" la mondon ...

Frankouche (显示个人资料) 2008年11月11日下午9:52:42

nunu26:sed la Usono "amerikas" la mondon ...
usonigas, obamigas...? okulumo.gif

piteredfan (显示个人资料) 2008年11月14日下午8:11:17

josell:DEK KVIN vokalaj sonoj! shoko.gif

Tial eble mi ne parolas anglalingve; tamen, mi lernas ĝis ekde preskaŭ sep jaroj, en la lernejo. Aŭ mi ne estas sufiĉe inteligenta, aŭ la Angla lingvo estas sufiĉe malfacila por mi.

Lerni Esperanton estis por mi sukceso; la angla lingvo devus esti tiom facile.

Tamen, mi ne malamas la Anglan lingvon, sed pensas ke ĝi ne devu esti ponto internacia. La hispana lingvo estas pli facila ol la angla, sed esperanto estas neŭtrala, ĉu?
Mi eklernis la anglan dum 69 jaroj!
Se vi trovus la prelego de Profesoro John Wells "La Liverpula Prononco",vi trovos ke la vokolaj malsamiĝas laŭ dialekto. Ekzemple, norduloj prononcas "come" kiel la kimria "cwm", aŭ kiel "buŝo". Suduloj uzas malsaman sonon.
Mi ŝercas ke en Skotlando, oni parolas kvar lingvojn: la anglan, la skotan (lingvo de poeto Robĉjo Burns), la gaelan kaj la glasgovan!

回到上端