Al la enhavo

La Plej Malfacila Lingvo en la Tuta Mondo

de JeriUrso, 2008-novembro-12

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-15 15:14:29

Kion vi pensas pri litova lingvo? Ĉu ĝi estas malfacila aŭ facila?

[[[:

Por mi la plej malfacilaj lingvoj estas germana, latina.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:21:34

Laŭdire, lojbano estas ege malfacile lernebla, sed tio ne estas humana lingvo, pli komputila lingvo. Ithkuil ankaŭ ne estas facila, sed neniam necesos lerni ĝin, mi pensas.

Mi aŭdis pri afrikaj lingvoj kun pli ol cent fonemoj, neregulaj pluraloj, verboj kiuj kongruas kun kaj subjekto kaj objekto kaj aliaj strangaj aferoj. Por mi kaj multaj aliaj estas tre malfacile!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-16 15:49:45

Ironchef:
Alek (jan Aleksan) diris (se mi memoras ĝuste) ke li opiniis ke la islandalingvo estus la plej malfacila; sed li ne estas denaska ĝermandevenulo*, li estas franculo, do latinbazitaj lingvoj eble fluas pli facile por li. Ĝermandevenaj* parolantoj kiel mi dirus ke portugesa aŭ itala aŭ hispana estus pli malfacile lerni ol la islandlingvo... /eble/ ....
Mi skribis "el la lingvoj ke mi konitiĝis...", mi ne diris ke islandan estas la plej malfacila je la mondo, ĉar necesas multajn konojn por diri ĝin. Fakte, la malfacilaĵojn de islandan lingvon estas en sia gramatiko, kiu havas multajn "deklinacioj"(?): akusativo, dativo, genetivo,..., eĉ por ekz. nombroj. Male, la alfabeto, kaj prononco ne ŝajnas malfacila.

Oni diras ke la Navajo estas tre malfacila lingvo. Pro tio, Navajanoj helpis usonanoj dum la Dua mondmilito. Sed mi konas nenion pri ĝi.

ridulo.gif,

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-16 16:20:13

vincas:Kion vi pensas pri litova lingvo? Ĉu ĝi estas malfacila aŭ facila?

[[[:/quote]Mi trovis (anglalingvan) retpaĝon kun kursoj pri la litova lingvo. Ĝi ŝajnas interesa kaj bela.

Onidire la litova estas la nuna lingvo, kiu plej similas la prahindeŭropa lingvo, kaj pro tio ĝi estas malfacila. Mi scias malmulton pri ĝia gramatiko (sed la deklinacioj memorigas min pri la latina).

La elparolado ŝajnas tre malfacila, ĉefe pro la akcento, kiu ne estas skribata, kaj eldirebla dumaniere.
Vikipedio donas ekzemplon de merkti, kies akcento estas ĉe E, sed povas havi du signifojn laŭ la tipo de akcento.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-novembro-18 18:21:51

Mi ne kredas ke estas malfacilaj lingvoj, sed malfacilecoj en la lingvoj.

Laŭ mi la plej malfacileco en ĉiu lingvo estas la prepozicioj, kiam oni devas uzi ilin, sed oni ne scias kiun prepozicion oni devas uzi, ĉar tio dependas de la verbo, de la frazo, ktp.

Sed se mi parolas pri malfacilaj lingvoj, la plej malfacila estas la finna.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-19 02:25:41

La plej malfacila lingvo estas la virina. Plej granda malfacilaĵo estas, ke virina lingvo povas sin maski kiel iu ajn alia lingvo: angla, rusa, hispana, ĉina, kaj eĉ Esperanto.

La vortojn ili prononcas ĝuste kiel en la lingvo en kiu ili kaŝas, sed la signifoj estas tute malsamaj. Ekzemple:

Faru kion vi preferas = Faru kion mi deziras

Ne gravas = Multe gravas

Nenio okazas al mi = Io grava okazas al mi kaj estas via kulpo

Ktp ktp

Aldona malfacilaĵo estas, ke la sama esprimo povas signifi tute malsamajn aferojn laŭkontekste, ekzemple:

En la frazo "Mi estos preta en kvin minutoj", la esprimo "kvin minutoj" signifas "unu horo".

Male, en la frazo "Spektu la maĉon kvin minutojn plu, sed poste iru kun mi al la superbazaro", la esprimo "kvin minutoj" signifas "kvin minutoj", same kiel en vera Esperanto.

Ĉu iu konas pliajn esprimojn el tiu mistera lingvo?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-19 08:47:25

danielcg:La plej malfacila lingvo estas la virina. Plej granda malfacilaĵo estas, ke virina lingvo povas sin maski kiel iu ajn alia lingvo: angla, rusa, hispana, ĉina, kaj eĉ Esperanto.

La vortojn ili prononcas ĝuste kiel en la lingvo en kiu ili kaŝas, sed la signifoj estas tute malsamaj. Ekzemple:

Faru kion vi preferas = Faru kion mi deziras

Ne gravas = Multe gravas

Nenio okazas al mi = Io grava okazas al mi kaj estas via kulpo

Ktp ktp

Aldona malfacilaĵo estas, ke la sama esprimo povas signifi tute malsamajn aferojn laŭkontekste, ekzemple:

En la frazo "Mi estos preta en kvin minutoj", la esprimo "kvin minutoj" signifas "unu horo".

Male, en la frazo "Spektu la maĉon kvin minutojn plu, sed poste iru kun mi al la superbazaro", la esprimo "kvin minutoj" signifas "kvin minutoj", same kiel en vera Esperanto.

Ĉu iu konas pliajn esprimojn el tiu mistera lingvo?
Jes! nun mi komprenas kial mi malbone komprenas la virinojn ;-P

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-19 10:58:25

danielcg:
Ĉu iu konas pliajn esprimojn el tiu mistera lingvo?
Ne ĉinokte, kara, mi havas kapdoloron!

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-15 08:16:49

Kartevala?
Mi amas tiun ĉi lingvon, sed triste, ne estas multaj lecionoj de Kartevala.

DarthMau (Montri la profilon) 2008-decembro-15 10:55:56

Ĉu iu konas pliajn esprimojn el tiu mistera lingvo?
Do... estas kelkaj plu:

Eble = jes
Ne = eble
Mi amas vin = Mi amas vin en ĉi-tiam, sed se vi farus stultan ion...

Virinoj estas simili al katoj, se oni ignorus ilin, ili venus al oni kaj ronronus =).

Sed serioze, la plej malfacila lingvo estas mia lingvo, Kantono. Ĝi havas NAŬ tonojn (kompari ĝin kun Mezaĉino, kiu havas OK!), do eĉ la kontinentaĉinoj ne povas elparoli ĝin korekte. Mi kredas, ke ĝi estas eĉ pli malfacila por la eksterlandanoj, ĉar ili uzas malsimilan sistemon de skribo. Iu pensoj?

Reen al la supro