Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino

de Miland, 2008-novembro-21

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-21 19:24:42

Ĉu eblas ke, ĉe la norda poluso, pingveno piediras 100 metrojn suden, poste 630 metrojn orienten, kaj poste 100 metrojn norden, kaj troviĝas ĉe sia deirpunkto?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-21 19:41:52

Teorie tio eblas sed praktike ne estas pingvenoj ĉe la norda poluso, ili vivas en la suda hemisfero. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-21 19:52:56

horsto: praktike ne estas pingvenoj ĉe la norda poluso..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

sergejm (Montri la profilon) 2008-novembro-22 12:16:31

Fakte estas pingvenoj en iu insulo en Barenca maro - rusaj maristoj alportis ilin tien. Sed tio estas pli ol 1000 km de la Norda poluso, ĉe la Norda poluso pingvenoj ne vivas, sed ili ne vivas ankaŭ ĉe la Suda poluso - de la bordoj de Antarktido ĝis la Suda poluso ankaŭ estas pli ol 1000 km.
Iam pingvenoj eĉ naĝas ĝis la ekvatoro, sed tie ili ne fartas bone - antaŭnelonge oni savis kelkajn en Brazilio.

Martinbr (Montri la profilon) 2008-novembro-23 21:38:17

Miland:Ĉu eblas ke, ĉe la norda poluso, pingveno piediras 100 metrojn suden, poste 630 metrojn orienten, kaj poste 100 metrojn norden, kaj troviĝas ĉe sia deirpunkto?
Kvankam nature neniuj pingvenoj loĝas ĉe la norda poluso -- se oni metus iun pingvenon al la norda poluso, kial tio ne eblu?

Amike,
Martin

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-23 21:50:34

Martinbr:Kvankam nature neniuj pingvenoj loĝas ĉe la norda poluso -- se oni metus iun pingvenon al la norda poluso, kial tio ne eblu?
Ĉar la kontrabandintojn tuj arestus la nana polico de Sankta Klaus - nur infanludiloj permesiĝas tie ĝis la tago post kristnasko! lango.gif

Parenteze, la tri-dimensia IMAX versio de la animita filmo 'La Polusa Ekspreso' (The Polar Express) kun (la voĉo de) Tom Hanks estas videnda, nepre se oni ankoraŭ ne vidis ĝin. Mi jam vidis la filmon dufoje. Bonega por infanoj, miaopinie! (La versio sur DVD ŝajnas bona sed estas nur la kutima 2-dimensia versio).

Amike
Miland

Gaspero (Montri la profilon) 2009-januaro-26 03:32:12

Mi pardonpetas pri mia malkono de Esperanto (tiu ĉi estas mia vere unua skribo, kaj fakte du horoj ne sufiĉis pri fini ĉe etan skribaĵon).

Mi memoris similan enigmon (sed me opinias pli ĉarma, kvankam mi ne estas certa pri concludo kaj mia komprenado de via enigmo).
Nun kompreneble malfailaĵoj estas malmulta.

«Ĉasanto staras en A-punkto. Li ekpiediras rekte 100 metrojn sude, poste 100 metrojn oriente, kaj poste 100 metrojn norde, kaj troviĝas ĉe sia deirpunkto A.
Tuj li atingas, lie li vidas urson kaj pafas je ĝi.
Peto: kia estas koloro de urso?»

Ĉi tio ne estas paroloŝerco, sed logikludo.

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-26 09:00:16

Miland:
*
Sesradia stelo estas IDOista! lango.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-26 10:03:34

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-26 10:57:30

rosto:
Dankon, tiu estos utila - sed kiel vi faris tion? Ĉu vi uzis ASCII numeron?

Reen al la supro