Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 292

Lingvo: Esperanto

agadar (Montri la profilon) 2022-aprilo-07 17:24:33

Ĉi tie vi trovos interesajn informojn: Good Times Bad Times

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-09 10:11:27

agadar:Ĉi tie vi trovos interesajn informojn: Good Times Bad Times
Mi trovas gxin tre interesa. Gxi vokegas okcidentulojn aligxi la justan kaj bonan partion defendi okcidentajn humanajn valorojn kaj efike haltigi militon tio estas haltigi Rusion (sindefendo de landlimoj estas UN-legitima; Katalunio notigis ke memdetermino ne estas, laux UN, rajto de "regionoj" kiuj memdeklarigxas "nacioj"; scepte se Usono aux alia granda potenco apogas ilin). Pri Boutcha, gxi klarigas ke Rusio, malamante nazian genocidon, igxis nazistile genocida kontraux Ukraino (oni rimarku la konkurencon por akuzi la malamikon pli nazistila). La oficialaj rus-amaskomunikiloj instruis la rusan popolon senti ukrainanojn subhumanaj do forigindaj. Tio estas simila al Ruanda Genocido kun pli ol miliono de viktimoj, kaj simila al nazia kampanjo kontraux judoj kaj aliaj subhumanaj. Mesagxo estas "Ne hezitu, okcidentuloj, pri nuancoj de griso. Cxi tie la tutmavo estas rusia kaj la tutbono ukraina, kaj atendo estas kompliceco en genocido nazistila. Do, haltigu Rusion militi. Almenaux, se ne per armilfrapo, bloku tutan rusan gazon."

Cxu estas ruza montagxo por konvenki NATO interveni? Ni cxiuj memoras mensogojn por justigi militintervenojn, kaj la mensoginto neniam riskis prizonon. Cxu la homsxildoj estas krimaj aux virtaj laux konveno? Masakri por timigi kaj venki estas mezuro kutima, ecx la tutbonuloj praktikis gxin sukcese en Nagasako kaj Hirosimo. Kompreneble, ili faris pro sagxa bonkora kalkulo sxpari mortojn, ne pro malamo, rasismo aux sadismo.

Tiuj sagxaj/abomenindaj masakroj dependas de kiu gajnis/perdis militon kaj pacon.
En Hispanio, la jugxisto kiu esploris masakrojn fa venkintoj de civilmilito ricevis punon de la oficiala hispana justico en cxirkaux 2010, pro malhelpinti pacigan forgeson.

Tio plej grava al mi estas cxu estas vere ke:

"La oficialaj rus-amaskomunikiloj instruis la rusan popolon senti ukrainanojn subhumanaj do forigindaj".

agadar (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 09:15:44

Putin ne timas Okcidenton pro komercaj koneksoj/dependecoj kaj monda timo antaŭ tria mondmilito. Li bone scias, ke fakte nur rusa popolo povas haltigi kaj forigi lin kaj lian tutan "korteganaron", tial lia reĝimo (fie) faras ĉion por praviĝi kaj senkulpiĝi en okuloj de rusoj.
Por plene kompreni la situacion oni devas scii, kio estis stalinismo kaj komunismo (kiujn Okcidenta Eŭropo neniam spertis), ekkoni iliajn krimojn kaj metodojn de tiama propagando, kaj ĉefe oni devas ekkonscii, ke "putinismo" estas daŭrigo de stalinismo.
Mondo juĝis kaj damnis hitleranojn, sed stalinanojn - neniam...

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-11 11:31:46

agadar:
1. Putin [...] bone scias, ke fakte nur rusa popolo povas haltigi kaj forigi lin kaj lian tutan "korteganaron", tial lia reĝimo (fie) faras ĉion por praviĝi kaj senkulpiĝi en okuloj de rusoj.
[...].
2. Mondo juĝis kaj damnis hitleranojn, sed stalinanojn - neniam...
Dankon Agadar.
1. Vi pravas ke eksterna eksterlanda konflikto havas gxenerale efikon silenti enlandajn konfliktojn kaj disitentojn (Rusie kaj Usone). Putin bazigas sian popolprestigxon grave sur eksteraj malamikoj. Eble, mi konjektas, stabilo de unueco de Rusa Federacio dependas de tiuj eksteraj minacoj. Eble aligxo al NATO aux eksigo de NATO (cxar malvarma milito finigxis en 1989) estintus disiga al Rusio. Usono bezonas malamikon Rusio por pludepend-igi kaj malfortigi Euxropon. Tio estas sinergie kun Rusia bezono eksterajn malamikojn por pluvivigi sxovetajn pov-strukturojn.
Kiu sxtato ne pravigas sin kiam militas ekster aux enlande? Kiu sxtato ne diras sian agon defenda? Ecx la lupo de la fablo nur por defendi sian honoron mangxis la sxafeton.
2. La masakroj fa militperdintoj estas krimoj kontraux homaro. La masakroj fa militvenkintoj estas forgesindajxoj, heroajxoj aux maksimume kolateralaj damnoj aux sagxaj malfacilaj decidoj por sxpari ecx pli da mortoj (Nagasaki, Hirosima).
Stalin-masakroj ne estas krimoj cxar hi ne perdis mondmiliton, sed kontrauxe. Kompreneble, la mondo estas kompleksa kaj kapabla enhavi malsamajn moralojn. Uson-masakroj ne estas krimaj cxar gxi estas cxefa gajninto mondmiliton kaj gxia armeo estas impone forta sen rivalo.
Nun ke postduamondmilita malvarma milito "finigxis" kaj Sxovetio perdis, okej Stalin povas esti krimulo. Sxovetio ne ekzistas, kiu kontrauxos oficialan krimigon de Stalin?

agadar (Montri la profilon) 2022-aprilo-14 12:51:03

Stalinanoj ĉiam neis siajn krimojn kaj forigis ilin el historio de Rusio, sed spertitaj per la malbono nacioj neniam forgesis. Tuta mondo povis ekkoni veron kaj grandecon de ilia krueleco, kiam finiĝis malvarma milito (por ni - soveta okupado), sed tiam jam estis tro malfrue por juĝi ilin – ĉar tio estis pasinteco al kiu oni ne valoris reveni, ĉu ne? Nu kaj Vi pravas – sovetoj estas triumfintoj.
Usono neniam neis bombardon de Nagasaki kaj Hiroŝima, kaj Japanio kapablis utiligi tion por fariĝi forta socio, ŝtato.

Ŝnurumitaj manoj kaj pafo en malantaŭon de kapo - tiel NKVD en 1940 j. murdis 22 milojn da poloj en Katyń (tiam Sovetunio kaj Germanio estis aliancanoj). La sammaniere estis murditaj multaj ukrainanoj en Buĉa, Irpien, Hostomel… kaj estos sekvaj.

Ĉu Vi kiam ajn aŭdis pri genocido, etna purigado en Wołyń (parto de nuntempa Ukrainio) kaj en Galicio?
Dum jaroj 1943-45 UPA - Ribela Armeo de Ukrainio, tiel nomataj banderanoj (de Stepan Bandera – kreanto de UPA) murdis milojn da gepoloj. Ukraina historiisto W. Poliŝĉuk en sia libro „Amara vero” baziĝinte sur dokumentoj taksis nombron: 300-400 miloj da viktimoj. Najbaroj murdadis siajn najbarojn – civilulojn (ne soldatojn), maljunulojn kaj junulojn, virinojn kaj infanojn, eĉ siajn polajn edzinojn. Ukrainanoj murdadis laŭ super 300 manieroj (mi ne citos, ĉar ili estas escepte kruelegaj kaj abomenegaj). Banderanoj estis naciistoj, kiuj batalis pri sia sendependeco kontraŭ Pollando kaj Sovetunio. Por Rusio ili estas naciistaj kaj faŝistaj bestoj, por Ukrainio – herooj.
Ŝajnas, ke Putin (eksagento de KGB, kiu profesie mensogadis/as, manipuladis/as kaj murdis/as) kaj lia reĝimo tiamaniere nutras malamon en rusa popolo kaj celas tute detrui Ukrainion kaj ĝian popolon. Rusio tio mensostato, kiu ne ŝanĝiĝas de multaj jaroj.
Nuntempe ukrainanoj diras: „ni ne pardonos, sed venĝos; rusoj ne estas homoj; la milito finiĝos kiam rusa popolo malaperos”…

Miaopinie bilanco de ĉiuj militmasakroj estas necesa, sed ne temas pri punado, justeco, ĉar kiel unu saĝulo diris „justeco estas nur pli milda difino de venĝo”. Gravas vero kaj honesto, ĉar nur ili kapablas „purigi” batalintajn popolojn. Se tio ne okazos, la galo de malamo toksos ilin – venĝo nur multobligas kadavrojn.
Tio estas malgaja, ke homo pli bezonas malamikojn ol amikojn.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-19 17:54:22

@agadar

Pardonu min ke mi emas paroli sen vere koni. Temoj tre komplikitaj kaj pri kiuj mia sperto estas tre eta kaj tordita.
Mi pensas plejgrava manieron sanigi popolojn, kiuj post militoj kaj pactempoj akumulas vundojn animajn kaj malamon. Tio koncernas ne nur Rusojn kaj Ukrainanojn. Ankaux tiujn en sxajna paco.

Akcepti na frustroj, krimoj eraroj (ecx celebri) povas liberigi belan energion kaj pardonon. Sen pardono, kiu povas gxui estantecon aux estontecon? Oni reskribu pasintecon post pardoni gxin.

Vi agnoskas pasion kaj talenton de naciistoj Ukrainaj (banderanoj) por mortigi abunde kaj bunte la okupantojn polajn kaj rusajn. Cxu la aktuala Ukraina popolo reale akceptis tion? Aux nur la historiajxoj ne estis censuritaj?

Hispanio laste agnosketis masakron de multaj milionoj de amerikindioj. Kompreneble, tio ne signifas redoni la rabajxojn, aux ripari la vivojn, kruelajxojn kaj kulturojn. Kompreneble, la herooj restas herooj. Kiu naciista grupo post akcepti sian kruelon decidis demisii sian naciismon? Tute kontrauxe, se ni tiom degradis nin por glora idealo, des pli ni devas trezori kaj celebri gxin.

Vi pravas, masakr-agnosko kaj masakr-celebro urgxas, sed kial ne komenci per agnoski proprajn publike kaj propagande (ne nur frazeto en longa diskurso, sed digna monumento ekz televidserio, muzeo, himnaro, festivalo, romanoj, artajxoj ktp) kaj eble rusoj sekvos la ekzemplon se igxos sagxaj. Okcidentulo ne ricevis la klaran konstaton ke Ukraino agnoskis siajn heroajn kruelajxojn. Ni nur ricevas promocion de la Ukraina cxarmo kaj viktimeco, tiel ke la okcidentaj popoloj ne protestu abundan monon por Ukrainajn refugxintoj (Business Class) kaj subteni multekoste ilian heroecon, kaj gxeneralan malricxigxon de Euxropo (krom armila negoco). Kompreneble, ke la elitoj okcidentaj antauxgxojas la rezultajn avantagxojn por futuraj negocoj en Ukraino, kiam Ukraino gajnintos militon kaj Naton kaj Euxropunion per Business Class kaj -- multaj heroaj kaj multaj nekulpaj mortoj. Investoj de Okcidento en Ukraino estas estis enormaj, agnoskitaj kaj sekretaj de 2000. Tial, ili ne volas lasi cxion frustrigxi. Paradokse, multaj malricxuloj mortos kaj tre-pliigxos kaj militindustrio gajnos cxie.

Mi supozas ke elit-rusoj permilitas siajn futurajn negocojn en Ukraino. Klarigu al mi.

Okcidento agnoskas (ne tute censuras) permiliti siajn negocojn per heroaj naciismaj ukainaj, kaj perpropagande humanitaremigitaj sinneemaj euxropanoj. Sed la propaganda diskurso estas ripeti sloganojn por krei malamon al Rusio kaj amon al helpinda Ukraino. La publiko obeeme sentas kaj akceptas registarajn decidojn. En Francio la dueco Macron/LePen (ambauxkaze signifas militindustriajn pliabundajn profitojn) montras dilemon: Naciismo Euxropdisiga militema vs SubUsona Euxropo kiel proksi-militejo. Usono devus donaci sian alie kostegan gazon al Euxropuniaj landoj dum 10 jaroj por montri bonan volon ripari iel tiun proksi-militon cxe novaj lakeoj kaj promesi ke venontfoje tio kruela okazos en Usono.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-20 10:38:45

Naciismo Euxropdisiga militema vs SubUsona Euxropo
Macron ĉiam poris strategian aŭtonomion de Eŭropo, nun li nomas tion strategia suvereneco de Eŭropo.

Li poras eŭropan defend-politikon anstataŭ nur transatlantikan defend-politikon.
Kion ajn oni pensas pri kion li faris pri aliaj temoj, endas agnoski ke li estas certe la franca prezidento kiu plej multe agis por sendependigi Eŭropon, de Usono interalie.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aprilo-21 10:17:17

Saluton, karaj kolegoj.
Pardonu, ke mi intervenas vian seriozan politikan diskuton, sed mi volus konsulti pri la uzita ĉi-fadene verbo "pori", kiu estas tute nova por mi kaj kiu, ŝajne, ne troveblas en PIV.
Ĉu ĝi deriviĝas de la substantivo "poro" aŭ de la prepozicio "por", kaj kiu estas ĝia ekzakta signifo?
Ĉu ĉi-vorto jam vaste uzatas aŭ estas ĵus inventita?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-22 09:34:38

https://lernu.netrumo/temo/33642/2

Zam_franca:
Macron poras eŭropan defend-politikon anstataŭ nur transatlantikan defend-politikon.
SlavikDze:
verbo "pori", ne troveblas en PIV.
Ĉu ĝi deriviĝas de la substantivo "poro" aŭ de la prepozicio "por", kaj kiu estas ĝia ekzakta signifo?
Ĉu ĉi-vorto jam vaste uzatas aŭ estas ĵus inventita?
Por gramatikaj aux leksikaj aferoj la forumero estas du sekciojn plisube!
Se vi mem ne afisxas tiun dubon tie,
mi faros tion.
Dankon, ajne, pro atento kaj intenco plibonigi mesagxlingvajxon aux lerni per korekto mesagxojn.
ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-22 16:26:57

"Fokuso de G20, kaj kialo kreiti, estis diskuti ekonomion kaj negocojn. Se voli diskuti pri milito aŭ nacia sekureco, devi iri al UN", diris juristo Samosir.

https://www.aljazeera.com/news/2022/4/22/not-g19-w...

Kial Indonesio rifuzas bari Rusion el la venonta G20, mallaŭ la premo de Usono kaj sekvantoj?
Jakarto estas jam de 1961 lando ekster la malvarma milito inter Usono kaj URSS/Rusio.
Por malkolerigi Usonon kaj sekvantoj, Jakarto invitos ankaŭ Ukrainon (kiu certe ne estas, ankoraŭ, granda ekonomio),
do ĉu la mondo ĝuu ĉi-foje pintkongreson G21?

Mia komento:
Ĉu Ukraino, Usono kaj sekvantoj kapablos paroli pri ekonomio? Kompreneble, ekonomia izolado kaj monrabado estas ankaŭ ekonomio, kaj milito estas pre-ekonomio. Ĉu tiu inkluziva mezuro degrados la etoson, akaparos la atenton por Ukrainan militon kaj polusigos la partoprenantojn laŭ la malvarma milito? Kia kokiĉbatalo! Mi konsilos Indonesion bari Rusion, Usonon, Unuiĝintan Reĝlandon kaj Japanion. Tio kadros ekonomi-pintkongreson pli feliĉa kaj utila.
Aliflanke, tiu G21 povus roli diskutejon ial pli taŭgan ol UN, pro la influo de nepolusigitaj landoj. Ĉu?

The members of the G20 are: Argentina, Australia, Brazil, Canada, China, France, Germany, India, Indonesia, Italy, Japan, Republic of Korea, Mexico, Russia, Saudi Arabia, South Africa, Turkey, the United Kingdom, the United States, and the European Union.

Reen al la supro