去目錄頁

Ĉu ekzistas tia vorto?

SlavikDze, 2022年5月6日

讯息: 53

语言: Esperanto

SlavikDze (显示个人资料) 2022年8月1日下午12:13:28

Nu, se ekzistas la vortoj "ŝiprando" kaj "pavezo", do eblas formuli tiel:
"Ferocaj piratoj forsendis siajn viktimojn trans ŝiprandon (trans-pavezen) laŭ speciala tabulo".

SlavikDze (显示个人资料) 2022年10月15日下午5:59:06

Miaopinie, estus oportune, se oni includus en eo-vortaron la vorton "nativa" analoge kun similaj vortoj en kelkaj eŭropaj lingvoj (native, nativo, natif).
Ŝajnas, ke ĉi-vorto havas pli vastan signifon ol la vortoj "denaska" kaj "indiĝena".
Kion pri tio opinias aliaj kolegoj?

sudanglo (显示个人资料) 2022年10月25日上午11:42:50

Ĉiu vorto kiu estas plimalpli internacia - en la praktiko, tio signifas preskaŭ samforma en multaj Eŭropaj lingvoj - estas uzebla kiel vorto-bazo (kun taŭgaj ŝanĝoj) ankaŭ en Esperanto. (Regulo 15).

Sed por pravigi ĝian uzon oni devus montri ioman neceson - ke jam existantaj vortoj aŭ kombinoj ne portas la deziratan signifon.

Metsis (显示个人资料) 2022年10月27日上午7:19:54

Indas legi la artikolon La 15a regulo forvelkas de la Akademiano Jouko Lindstedt.

qaidfor (显示个人资料) 2022年11月5日上午6:10:47

La solvo, kiel ofte en Esperanto esprimi agon en nuanco, por kiu ekzistas nur unu vorto en la nacia lingvo, povus esti taŭga adverbo + verbo.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年3月28日上午10:43:59

Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en eo-vortaron la vortojn "fejko, fejkaĵo, fejka, fejki", ĉar la angla vorto "fake" estas jam konata en la tuta mondo kaj uzata en multaj lingvoj.
🤔🤔🤔🤔🤔

SlavikDze (显示个人资料) 2023年4月8日上午8:51:04

Tute probablas, ke oni povas inkludi en eo-vortaron la vortojn "krinĝo, krinĝa, krinĝe, krinĝi", devene de la angla vorto "cringe", kiu ŝajne iĝis jam internacia kiel certe-grada sinonimo de la nocio "hispana honto".
🤭🤭🤭🤭🤭

Altebrilas (显示个人资料) 2023年4月8日上午9:40:05

Eble ironiindas, sed mi ne scias la signifon de "cringe" nek de "hispana honto".

SlavikDze (显示个人资料) 2023年4月9日上午6:39:02

Espereble, ĉi-subaj artikoletoj helpos pli-altigi kaj pli-briligi "altan brilecon" de iuj iom obskurecaj ĉi-forumaj kolegoj:

https://yablyk-com.turbopages.org/turbo/yablyk.com...
https://en.m.wikipedia.org/wiki/Vicarious_embarras...
https://www.cambridge.org/core/journals/european-p...

Altebrilas (显示个人资料) 2023年4月9日下午12:43:38

Dankon, sed temas pri maluniversala kultura afero. Mi preferus esperantan klarigon aŭ ligilon al franclingva pagxo.

Cxiukaze, se oni aldonas, laŭ via deziro, tiun vorton al vortaro, oni bezonos esperantan difinon...

回到上端