Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-02 09:41:12

Ŝajnas, ke en eo-vortaroj (inkluzive PIV-on) ankoraŭ ne ekzistas sufiĉe internacia kaj aktuala vorto "balaklavo" (balaclava/балаклава), por nomi trikitan ĉapon-maskon kun truoj por okuloj kaj buŝo.
En Vikipedio koncerne ĉi-aĵon oni uzis la votron "bivakĉapo", sed ĝi apenaŭ taŭgas, ĉar tiela kap-vesto estas pli ofte uzata ne kiam oni bivakas, sed dum pli aktiva agado.

m.luiza (Montri la profilon) 2023-majo-02 16:57:57

Kial ne, tuj subite, fulme, ege rapide?

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-22 18:08:19

Probable, estus oportune, se oni inkludus en eo-vortaron sufiĉe aktualajn vortojn "reposto/reposti" devene de la angla "repost", kiu fakte uzatas en multaj naciaj lingvoj.

riccipa (Montri la profilon) 2023-majo-23 08:02:14

En italio tia kapvesto estas nomata "mefisto", kiu estas la sama en esperantolingvo

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-23 11:22:54

@riccipa
Kiel sciigas Vikipedio, en itala lingvo "balaklavo" nomiĝas "passamontagna".
Sed el kiu fonto vi ĉerpis informon, ke en esperanto tiu ĉapo nomiĝas "mefisto"?

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-junio-02 06:48:09

Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en eo-vortaron la vortojn "relakso/relaksi" devene de la angla "relax", kiu fakte estas jam internacia, ĉar la vortojn "ripozo/ripozi" kaj "malstreĉiĝo/malstreĉiĝi" ne povas tutplene esprimi la nocion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-junio-02 07:50:20

Kiu nuanco mankas?................

Metsis (Montri la profilon) 2023-junio-02 16:04:03

riccipa:En italio tia kapvesto estas nomata "mefisto", kiu estas la sama en esperantolingvo
Jes, ankaŭ mi volas ekscii, kiel la itala "mefisto" iel aŭtomate estas la sama en Esperanto. Mefisto kun granda m estas unu el la nomoj de Satano, sed kiel ĝi kun malgranda litero m signifus kapveŝtaĵon…

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-junio-10 12:32:36

Probable, en Esperanto estus tute bonvenaj la vortoj"geŝefto" kaj "komilfo" devene de la germana vorto "Geschäft" kaj la franca nocio "comme il faut", kiuj, ŝajne, estas nuntempe sufiĉe internaciaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-junio-10 12:53:15

Kial aldoni neologismojn? Ĉu "komerco" (germanlingvano bv. Konfirmi) kaj "konvena" ne taŭgas? Ĉu kromaj nuancoj, kaj se jes kiuj?

Reen al la supro