目次へ

Ĉu ekzistas tia vorto?

SlavikDze,2022年5月6日の

メッセージ: 53

言語: Esperanto

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年5月2日 9:41:12

Ŝajnas, ke en eo-vortaroj (inkluzive PIV-on) ankoraŭ ne ekzistas sufiĉe internacia kaj aktuala vorto "balaklavo" (balaclava/балаклава), por nomi trikitan ĉapon-maskon kun truoj por okuloj kaj buŝo.
En Vikipedio koncerne ĉi-aĵon oni uzis la votron "bivakĉapo", sed ĝi apenaŭ taŭgas, ĉar tiela kap-vesto estas pli ofte uzata ne kiam oni bivakas, sed dum pli aktiva agado.

m.luiza (プロフィールを表示) 2023年5月2日 16:57:57

Kial ne, tuj subite, fulme, ege rapide?

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年5月22日 18:08:19

Probable, estus oportune, se oni inkludus en eo-vortaron sufiĉe aktualajn vortojn "reposto/reposti" devene de la angla "repost", kiu fakte uzatas en multaj naciaj lingvoj.

riccipa (プロフィールを表示) 2023年5月23日 8:02:14

En italio tia kapvesto estas nomata "mefisto", kiu estas la sama en esperantolingvo

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年5月23日 11:22:54

@riccipa
Kiel sciigas Vikipedio, en itala lingvo "balaklavo" nomiĝas "passamontagna".
Sed el kiu fonto vi ĉerpis informon, ke en esperanto tiu ĉapo nomiĝas "mefisto"?

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年6月2日 6:48:09

Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en eo-vortaron la vortojn "relakso/relaksi" devene de la angla "relax", kiu fakte estas jam internacia, ĉar la vortojn "ripozo/ripozi" kaj "malstreĉiĝo/malstreĉiĝi" ne povas tutplene esprimi la nocion.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年6月2日 7:50:20

Kiu nuanco mankas?................

Metsis (プロフィールを表示) 2023年6月2日 16:04:03

riccipa:En italio tia kapvesto estas nomata "mefisto", kiu estas la sama en esperantolingvo
Jes, ankaŭ mi volas ekscii, kiel la itala "mefisto" iel aŭtomate estas la sama en Esperanto. Mefisto kun granda m estas unu el la nomoj de Satano, sed kiel ĝi kun malgranda litero m signifus kapveŝtaĵon…

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年6月10日 12:32:36

Probable, en Esperanto estus tute bonvenaj la vortoj"geŝefto" kaj "komilfo" devene de la germana vorto "Geschäft" kaj la franca nocio "comme il faut", kiuj, ŝajne, estas nuntempe sufiĉe internaciaj.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年6月10日 12:53:15

Kial aldoni neologismojn? Ĉu "komerco" (germanlingvano bv. Konfirmi) kaj "konvena" ne taŭgas? Ĉu kromaj nuancoj, kaj se jes kiuj?

先頭にもどる