Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 12:13:28

Nu, se ekzistas la vortoj "ŝiprando" kaj "pavezo", do eblas formuli tiel:
"Ferocaj piratoj forsendis siajn viktimojn trans ŝiprandon (trans-pavezen) laŭ speciala tabulo".

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-oktobro-15 17:59:06

Miaopinie, estus oportune, se oni includus en eo-vortaron la vorton "nativa" analoge kun similaj vortoj en kelkaj eŭropaj lingvoj (native, nativo, natif).
Ŝajnas, ke ĉi-vorto havas pli vastan signifon ol la vortoj "denaska" kaj "indiĝena".
Kion pri tio opinias aliaj kolegoj?

sudanglo (Montri la profilon) 2022-oktobro-25 11:42:50

Ĉiu vorto kiu estas plimalpli internacia - en la praktiko, tio signifas preskaŭ samforma en multaj Eŭropaj lingvoj - estas uzebla kiel vorto-bazo (kun taŭgaj ŝanĝoj) ankaŭ en Esperanto. (Regulo 15).

Sed por pravigi ĝian uzon oni devus montri ioman neceson - ke jam existantaj vortoj aŭ kombinoj ne portas la deziratan signifon.

Metsis (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 07:19:54

Indas legi la artikolon La 15a regulo forvelkas de la Akademiano Jouko Lindstedt.

qaidfor (Montri la profilon) 2022-novembro-05 06:10:47

La solvo, kiel ofte en Esperanto esprimi agon en nuanco, por kiu ekzistas nur unu vorto en la nacia lingvo, povus esti taŭga adverbo + verbo.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-marto-28 10:43:59

Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en eo-vortaron la vortojn "fejko, fejkaĵo, fejka, fejki", ĉar la angla vorto "fake" estas jam konata en la tuta mondo kaj uzata en multaj lingvoj.
🤔🤔🤔🤔🤔

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-aprilo-08 08:51:04

Tute probablas, ke oni povas inkludi en eo-vortaron la vortojn "krinĝo, krinĝa, krinĝe, krinĝi", devene de la angla vorto "cringe", kiu ŝajne iĝis jam internacia kiel certe-grada sinonimo de la nocio "hispana honto".
🤭🤭🤭🤭🤭

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aprilo-08 09:40:05

Eble ironiindas, sed mi ne scias la signifon de "cringe" nek de "hispana honto".

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-aprilo-09 06:39:02

Espereble, ĉi-subaj artikoletoj helpos pli-altigi kaj pli-briligi "altan brilecon" de iuj iom obskurecaj ĉi-forumaj kolegoj:

https://yablyk-com.turbopages.org/turbo/yablyk.com...
https://en.m.wikipedia.org/wiki/Vicarious_embarras...
https://www.cambridge.org/core/journals/european-p...

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aprilo-09 12:43:38

Dankon, sed temas pri maluniversala kultura afero. Mi preferus esperantan klarigon aŭ ligilon al franclingva pagxo.

Cxiukaze, se oni aldonas, laŭ via deziro, tiun vorton al vortaro, oni bezonos esperantan difinon...

Reen al la supro