Al la enhavo

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

de 呼格吉勒图, 2022-julio-30

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:18:44

Profetaĵoj:
(1) la priskribo pri pandemioj kaj aliaj katastrofoj, de la fama ĉefministro en la 14a jarcento en Ĉinio.
(2) la priskribo pri la fino de Budhismo, fare de La fondinto de la tibeta budhismo, en la oka jarcento.
(3) la profetaĵo de tranĉilo-vendisto pri la jaroj 2022-2023.
(4) la profetaĵo pri la savanto futura, fare de la franca profeto Nostradamus en la 16a jarcento.
(5) la profetaĵo pri la savanto futura, en la 44a parto de la fama ĉina profeta libro "Bildoj de Puŝi dorson" en la 8a jarcento.
(6) la priskribo pri la savanto, de la antaŭe menciita ĉina ĉefministro en la 14a jarcento.
(7) (8)Profetaĵoj de Edgar Cayce, kaj Jeane L.Dixon, pri la futura Ĉinio kaj la savanto el la oriento.
(9) profetaĵoj de unu sennoma sed fama frenezulino en la komenco de la 20a jarcento, pri la futuraj katastrofoj.
(10) profetaĵoj de aborigena etno Hopi en Nordameriko, pri la fino de la nuna civilizo, kaj la komenco de la sekvanta nova civilizo.
(11) la priskribo de la futura epoko, fare de la du tibetaj budhistoj (la du lamaoj) en Mongolio.
(12) malnormalaj aŭ supernaturaj fenomenoj


Profetajxo (1):

de Liu Bowen (1311-1375), la fama cxina cxefministerio en Ming dinastio (1368-1644)

"......
La Qi mortigos dekojn de miloj da homoj ,
la granda sxafo estos pli brutala ol lupo,
la malpeza Qi svingos la montaron,
la fero ne povos rezisti la maldikan fadenon

la prosperaj urboj estos plena je inundo,
la altaj konstruajxoj igxos koto,
la mortintaj gepatroj malfacile entombigxos,
la mortintaj gepatroj estos surdorse portataj de ge-idoj,
cxiuj renkontos la katastrofojn,
ecx ankaux la vermoj kaj la formikoj
...... "

"se la ricxa kaj la malricxa ne renversos,
la fino alvenos tuj.
Ne plu estos la grenoj por kultivi,
poste okazos cxie senhomeco.
Se oni demandas kiam okazos la pandemio,
gxuste atendu gxis la vintro dum septembro kaj oktombro
( laux la tradicia cxina kalendaro, nome la agrikultura aux la luna kalendaro)

la bonkoraj uloj povos vidi,
dum la malbonaj uloj ne vidos.
Tiuj kiuj faras bonegajn aferojn,
ne estos influata de la katastrofo.

Ankaux dek plu malfelicxoj alvenos.
la unua, la malordo de la mondo,
la dua, la mortuloj cxie pro manko de mangxajxoj,
la tria, la granda katastrofo en meza parto en sudcxinio,
la kvara, la militoj cxie,
la kvina, la vivo de popoloj senpaca,
la sesa, dum la vintro inter septembro kaj oktombro,
la sepa, restos mangxajxoj tamen (preskaux) neniu restos kaj mangxos,
la oka, restos iuj tamen ne havas vestajxojn,
la nauxa, la kadavroj, kiujn tamen neniu helpos entombigi,
la deka, malfacile pasos vivante tra la jaroj de Porko kaj Muso.

Se pasos oni la katastrofon,
ri povos vivi kiel quasi-dio
......"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:19:13

Profetajxo (2):
de la Majstro "Naskita en Lotusfloro", (Padmasambhava en la sanskrita lingvo), baratulo antikva, unu de la cxefaj fondintoj de la Tibeta budhismo, la unua majstro de Ningma skolo de la tibeta budhismo en la oka jarcento.

Demando de adeptoj:
"kiam venos la fino de la budhismo?"

la Majstro Padmasambhava respondis:
"kiam la feraj birdoj flugas,
kiam la feraj cxevaloj kuras.
......
Tiam,
la regxoj ne agos kiel regxoj,
la ministerioj ne agos kiel ministerioj,
la gepatroj ne agos kiel gepatroj,
la gefiloj ne agos kiel gefiloj,

la virinoj ne estos cxastaj,
la viroj forte deziros seksumon
......

Tiam,
la veturiloj ne bezonos tiradon de cxevaloj,
la adoleskantoj surhavos kornojn sur piedoj,
kun radoj, per kiuj ili povos gliti
......

Tiam,
uloj ne bezonos eliri de domoj,
povante scii la okazantajxojn,
nur sidante antaux la speguloj,
......

Tiam,
estos inoj kiuj detruos la geedzigxan rilaton de paroj,
estos idoj kiuj forpelos la gepatrojn de la hejmo,
estos gefratoj kiuj batalos pro la heredajxoj,
kaj ili tute ne konsideros ke ili estas kulpaj kaj malmoralaj.
......

Tiam,
estos tiuj kiuj enmergos en vetludo,
en drogoj, en alkoholajxo......

Tiam,
la statuoj de budho estos nur varoj por enspezi monon,
la budhistoj strebos monon kaj reputacion,
vojagxos cxie trompi adeptojn por mono kaj trezoro,
enmergos en amuzajxoj, anstataux reciti sutraojn,
kaj la plej terure,
ili tute sentos senkulpa pri detrui la disciplinojn,
interne de siaj koroj,
......

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:19:38

Profetajxo (3):

de mistera cxina tradicia profesio, la trancxilo-vendistoj, kiuj nur vendas kredite.

En la marto, 2022,
proksima al la limo de du provincoj en sudcxinio.

la vendisto diris al la acxedanto:
"Kiam
kolapsos la organizo,
subeniros la rugxa sxipo,
pereos la malbonuloj,
vengxos la bonuloj,

tiam,
venos mi por ricevi monon de vi. "

Demandate denove de la acxetanto,
"do estos kiam kaj kiom da mono ?"

la vendisto:
"se estos cxi decembro (la cxina luna kalendaro),
dek plus kelkjuanoj;
se venonta jaro,
nur dek juanoj.
se la jaro post la venonta jaro,
senpaga."

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:19:58

Profetajxo (4):
de Nostradamus de Francujo, en la 16a jarcento.

"......
post la granda sen-ordo por homaro, unu pli granda estos preparita.
......
La grandega movanto renovigos la epokon.
......
Pluvo, sango, lakto, malsato, fero, kaj epidemio,
......
estas vidata la cxiela fajro, kurante la longa brulo.
......
malmultaj gejunuloj,
duono de ili mortas komence.
......
gepatroj mortas pro senfinaj malfelicxoj,
virinoj funebras, ne plu ekzistas la grandega unu,
finigxos la tuta mondo.
......

(la savanto aperos en Azio)
unu orientulo forlasos sian sidejon,
trairos tra la montaro de Apennine,
alvenonta al la Gaulo,
li trairos la cxielon, la akvon, la negxon,
kaj cxiuj estos elvekataj de lia vergo.
......
Li restos en Euxropo kaj atendos longe, ne povante reiri,
sed li denove aperos en Azio,
unu de la ligo devenos de la grandega Hermeso,
kaj li kreskos super cxiuj regxoj de la Oriento.
......
nova skolo de filozofio prosperos,
malrespektante cxiun morton, oron, honoron kaj ricxon,
la montaro en Germanio ne estos la limo,
ili havos potencon kaj aron da homoj por sekvi ilin.
......
nova legxo okupos la novan landon,
al Syria, Judea, kaj Palestine,
la granda barbara imperio kadukigxos,
antaux ol la luno finos sian cirklon.
......

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:20:29

Profetajxo (5):
de la fama cxina antikva profeta libro, "bildoj de pusxi dorson" .
Pri la savanto estonta:

En la kvardek kvara parto:
"
en la centra lando estos sanktulo,
kies ideologio estas perfekta kaj konvinkiga
kvankam li ne estas elito,
fremdlandoj tradukos liajn verkajxojn
kaj konsideros lin kiel la mesagxon-liveranto de la cxielo
(nome, de la Dio. En la cxiutaga vivo de ordinalaj cxinoj, la majstro Cxielo, ludas la saman rolon, kiel la Dio faras en la krista mondo)
......
"

En la kvardek sepa parto:
"
(la savanto estas)
Nek regxo nek imperiestro, tamen pacigos la mondon,
Li devenos el ordinala familio,
Li sxatas legi oldajn librojn,
kaj oni povos senti lian sagxon kiam li parolas.
"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:20:44

Profetajxo (6):
de Liu Bowen, la cxefministerio de Ming dinastio (1368-1644).
Pri la savanto futura:

"......
li aspektas nek budhisto, nek taoisto,
li surhavas etan cxapelon de kasxmiro,
la vera budho ne estos en budhisma templo,
kaj li mastros la skolon de la Maytreya (la sanskrita nomo de la savanto en budhismo) ,

future la savanto subenvenos,
ne naskigxos en familioj de ministerioj,
ne naskigxos en familioj de imperiestroj
ne trovigxos en temploj de budhismo kaj taoismo,
tamen naskigxos en malricxa familio,
kaj donacos monon tra la sudo de Yan kaj nordo de Zhao
(la du regionoj ene de la nuna Hebei provinco en nordcxinio)
......
"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 08:21:09

Profetajxo (7):
de Edgar Cayce, la fama astrologo kaj profeto en 19a jarcento en Usono.

......
"Cxinio estos unu tagon lulilo de kristo,
kio okazos en la vivo de homoj,
jes, tio estas malproksima por homoj kiam ili kalkulas la tagojn,
sed tio estos nur post unu tago en la koro de la Dio,
Morgaux, Cxinio elvekigxos."
......

Profetajxo (8):
de Jeane L. Dixon, unu de la plej famaj astrologinoj en la 20a jarcento en Usono.

"......
la ido de la angxuloj naskigxos en oriento,
la espero savi la homaron estos en oriento,
la okcidento nur reprezentos la finon de la mondo,
Usono estos punata en la maniero ke gxi malkreskos same kiel la antikva Roma imperio.
......
Ie en oriento, infano naskigxos,
kaj li sxangxos la mondon komplete,
eble en la komenco de la 21a jarcento,
li kunigos la homaron sub la kredo de reciproka amo,
tio estos establo de la nova krista mondo,
li disvastigos la sagxon de la Dio inter popoloj,
kunigos cxiujn religiojn,
kunigos cxiujn ismojn.
......
En la komenco de la 21a jarcento,
homoj eksentos la grandan povon de cxi tiu persono,
dum la venontaj dekoj da jaroj,
la mondo eniros novan epokon en nova formo,
kie ne plu estos militoj, katastrofoj.
......
Lia povo estos pli granda en la jaro 2019,
tiam,
homoj sur la Tero,
eble eltrovos la kompletan signifon de la nuna vizio.
(nome, la vizio kion Jeane vidis kaj diris al la auxskultantoj)
......
"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 09:01:55

Profetaĵo (9):
de frenezulino sennoma (sed nun fama en la loko kie ŝi vivis) en la 30aj jaroj en la regiono de la urbo Baoding, Hebei provinco, Ĉinio.

Pri la jam okazinta historio:

"la respubliko de Ĉinio ege reformos,
kaj dekonstruos templojn por konstrui lernejojn.
Kiel ili dekonstruos, tiel ili denove konstruos. "

------oni interpretis ke ĉi versaĵoj priskribis la grandan kulturan revolucion en la 60a jaroj en ĉinio, kaj la ruĝaj gardistoj dekonstruis multe da temploj de ĉiuj religioj. Kaj post la "reformo kaj malfermo", regionaj registaroj en Ĉinio denove rekonstruis tiujn templojn, pro la ekonomia kaj turisma kialo.

"oni rigardos gefilojn kiel gepatrojn,
kastros ĉevalojn, mulon, eĉ homon."
------oni interpretis ke ĉi tiu priskribis ke pro la politiko ke unu paro nur rajtas havi unu infanon en Ĉinio, la gepatroj tro valorigas la knabon, traktas la solan gefilon kiel gepatron. Kastri homon, eble metafore indikas la manierojn por eviti gravedecon. Pro la politiko menciita, paro devas "kastri" sin se ili jam havis unu infanon.

Pri la futuro ankoraŭ ne okazanta:

"kadavroj akumulos kiel monteto,
sango fluos kiel rivero.
batos kaj batos,
elektos kaj elektos,
la restaj estos kvazaŭ-dioj."

"bonuloj ne mortos eĉ se sur la supraĵo de arbo,
malbonuloj ne eskapos eĉ se en la kavo de muso,
elektos kaj elektos,
naŭ de dek homoj mortos,
la ununura resta vivos kvazaŭ dio."

"ruĝaj floroj falos en la tuta ĝardeno,
flavaj floroj floros sur la tuta planko,
tiuj kiuj iras sur la malĝusta vojo,
ne plu revenos......"

Post la morto de la frenezulino, oridinalaj loĝantoj de la urbo Baoding, konstruis templon por ĉiujare adori ŝin.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 10:48:46

Profetaĵo (10):
de aborigena etno Hopi en Nordameriko.

Pri la fino de la nuna mondo kaj la veno de la nova mondo.
"......
Estas bonŝanca vivi en la nuna epoko, kiam ĉiuj sur la Tero ricevas purigon.
La proceso estas dolora tamen tiuj kiuj povas resti kaj atesti tion, estos honorataj
......"

Laŭ la Hopi mitoj,

Antaŭ ĉi tiu civilizacio, jam ekzistis tri civilizoj.
En la unua civilizo, Dioj kreis homojn per tero kaj koto.
Komence ĉi tiuj personoj havas harmonion kun la mondo ĉirkaŭa,
sed unu tagon, ili iĝis egoistaj kaj ekposedis rimediojn, kio estas male de la disciplinoj kreitaj de la dioj.
Do la dioj detruis la homojn per la erupcio de ĉiuj vulkanoj surteraj.

La tre malmultaj bonuloj restis kaj eniris en la duan civilizon.
Sed la proceso similis al la unua. Kiam homoj estis egoistaj,
dioj detruis la homojn per ŝanĝi la akson de la planedo Tero.

Kaj simile, malmultaj restuloj eniris en la trian civilizon.
Homoj disvolvigis teknologion tre alt-nivele. Sed simile,
la moralo kadukiĝis kaj ili ofte militis reciproke.
Do la granda inundo okazis, pereigante la trian civilizon.

La kvara civilizo estas la nuna, la nia.
Post la granda inundo, la grandegaj dioj subeniris sur la Teron.
Ili diris, ke ni disigos vin en kvar direktojn,
dividos vin en kvar haŭtokoloroj.
ni donos al vi instruojn, kiujn vi nomos "la instruoj de la Ĉielo".
Kiam vi denove renkontos unu la alian, vi devas kunhavigi la instruon kaj la konojn,
por ke vi povu vivi harmonie sur la Tero,
kio estos la komenco de la nova civilizo de homaro.

La dioj donis al la kvar specoj de homoj kvar malsamajn devojn.
La ruĝaj estas Indianaj, kiuj estas la protektantoj de la tero.
Ili devas lerni la konojn de la tero, kiel plantoj kreskas de la tero kaj fruktas,
kiel oni ofertas al homaro manĝaĵojn,
kiel oni kuracas homaron per herbaĵaj medikamentoj.

La flavaj estas la protektantoj de la vento.
Ili devas kompreni la ĉielon kaj spiradon,
per kiu ili plialtigos la spiriton.

La nigraj estas la protektantoj de la akvo,
ili devas lerni la saĝon de la akvo, kiu estas la radiko de ĉiuj.
Ili estas la plej humilaj, tamen samtempe, la plej fortaj.

La blankaj estas la protektantoj de la fajro,
se vi vidas penetrante la kernon de la aferoj kiujn ili faras kaj inventis,
vi povas trovi fajron.

La kvar specoj de homoj devas interŝanĝi la saĝon kaj konon kiujn ili posedas.
kaj fine, ili kune eniros al la nova spirita civilizo.

La kvara, nome la nuna civilizo finiĝos baldaŭ, kaj ni kune bonvenigas la kvinan.
Estas naŭ signoj (profetaĵoj), per kiuj oni povas scii la venon de la kvina civilizo.
La unua, blankuloj transprenis la landon de Hopi kaj trafas ilin per fulmo. (jam okazinta)
La dua, sur la tero aperas radoj turnantaj.(jam okazinta)
La tria, sur la tero aperas la bovoj kun longaj kornoj, kiujn ili neniam vidis antaŭe. (jam okazinta)
La kvara, la tero estas surstrekata kaj dividata de la feraj serpentoj. (jam okazinta)
La kvina, la tero estas surstrekata de grandega reto de araneo. (jam okazinta)
La sesa, la tero estas surstrekata de la riveroj de la ŝtonoj, kaj iĝas bildoj, vidate sub la suno.(jam okazinta)
La sepa, la oceanoj estas nigraj, kaj pro tio, multaj kreaĵoj mortos. (eble, jam okazinta)
La oka, la junuloj havos longan haron kaj provis vivi en la triboj por sperti la saĝon kaj vivmanierojn. (eble jam okazinta)
La naŭa, la grandega meteorito koliziis la planedon Tero, kaj nur tro malmultaj bonuloj povos travivi.

Antaŭ la fino de la kvara civilizo, la sankta Bahana, kiu venos de la oriento, venos kune kun la frato de la ĉielo, kaj enplantos la semon de saĝo en la korojn de homoj. Se vi povus trovi tion, vi estos savata en la katastrofo de la meteorito.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-30 11:38:03

Profetaĵo (11):
de du Mongolaj Lamaj ( lama: mongola vorto enpruntita en la tibeta lingvo, signifante "tibeta budhisma altnivela monaĥo").

Unu de ili admonis al homoj, ke estu modesta kaj respektema al la dioj, kaj se tiel, oni povos vivi pace post la katastrofoj de la fino de la nuna mondo.
Li ankaŭ diris ke en la nuna epoko, boneco kaj malboneco jam renversas. Tiuj,kiujn oni konsideras malbonaj, probable estas bonaj, kaj tiuj kiujn oni adoris antaŭe, probable estas malbonaj.
La tempo pruvos.
Kaj la lama ankaŭ prognoskis la tempon de sia morto. Li diris al siaj studentoj, ke kiam li mortos, du supernaturaj birdoj venos bonvenigi lin.
Kaj en la tago kiam li mortos, kiel li ĝuste agnoskis, en lia funebra ceremonio, adeptoj aŭdis la longan kaj fortan sonon de recitado de Sutra en la ĉielo. Kaj oni ne sciis de kie venis la forta kaj laŭta sono.

Alia lama nomita Dedeng, antaŭdiris kaj diris al homoj en la 30aj jaroj, ke ne aĉetu kampon, malgraŭ la malmultekosteco; kaj povu aĉeti kaj manĝi la viandon, malgraŭ la multekosteco. Kaj li ankaŭ sugestis ke liaj parencoj vendu la ĉevalojn, kiujn ili uzis porti varojn. Li ankaŭ prognoskis ke sur la tero, estos oleo; en la ĉielo, estos reto de araneo; sur la lito en sia domo, oni povos vidi la "teatraĵojn" ludatajn en Pekino. Oni devos doni medikamentojn al la plantoj sur la tero, Kaj oni ne povos distingi virojn de virinoj laŭ aspekto.
Li ankaŭ sugestis ke liaj studentoj ne recitu la sutraojn. Li diris ke la nuna sutraoj, en kiuj la vortoj estas skribataj vertikale, ne povas instrui adeptojn. Future, estos sutraoj, en kiuj la vortoj estos skribataj horizonte. Kaj li ankaŭ prognoskis ke iun jaron, oni detruos la statuojn de budho. Kaj poste, en iu jaro, iu budho aperos kaj denove instruos la budhismon. Tiam, homoj estos bonkoraj. Ktp.

Poste, oni finfine ekkomprenis la diron de la lama Dedeng:
Dum la komunisma movado, tiuj kiuj posedas kampon, estis deprenataj je ĉiu kampo. Kaj la ĉevaloj, bovoj, ktp, ankaŭ estis tute deprenataj.
kaj sur la tero, estas pli kaj pli da vojo de asfalto, nome, "estas oleo sur la tero".
kaj la kabloj por transporti la elektron, aspektas "reto de araneo" en la ĉielo.
kaj per la televidiloj, oni povas vidi la teatraĵojn en Pekino.
kaj en la "kultura granda revolucio" en la 60aj kaj 70aj jaroj, ĉinoj sisteme kaj organize detruis statuojn de budho, kaj templojn.
kaj ankaŭ la modernaj libroj, estas presitaj horizonte, dum antaŭ 1949, la libroj estis presitaj ĉefe vertikale. (la mongola lingvo ĉiam estas skribata vertikale, pro la specialaj literoj).
Do, nur la lasta, "en iu jaro, iu budho aperos kaj denove instruos la budhismon. Tiam, homoj estos bonkoraj." ankoraŭ ne komplete okazas.

Reen al la supro