Komputa lingvistiko por Esperanto
viết bởi AleksandrSup, Ngày 19 tháng 1 năm 2023
Tin nhắn: 6
Nội dung: Esperanto
AleksandrSup (Xem thông tin cá nhân) 18:00:07 Ngày 19 tháng 1 năm 2023
Por tio mi petas informi pri ĉiuj projektoj farantaj:
- grandan korpuson de tekstoj (por havi materialon por laboro);
- morfologian analizilon (por determini gramatikajn formojn de vortoj);
- vort-vektorojn (por konverti vortojn al vektorojn por analizi senca proksimeco);
- eble eĉ sintaksan analizilon aŭ iajn aliajn komputajn ilojn?
AleksandrSup (Xem thông tin cá nhân) 18:40:32 Ngày 19 tháng 1 năm 2023
Frano (Xem thông tin cá nhân) 20:24:36 Ngày 19 tháng 1 năm 2023
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:51:05 Ngày 20 tháng 1 năm 2023
Mi iam verkis programeton en python por distrancxi radikojn el vortoj. Oni devas disponi pri listo de radikaro kaj, post forjxeto de la terminajxoj, vidi cxu la listigitaj radikoj aperas komence aux fine de la vorto. La programo printas la nerekonitajn vortojn, kaj la uzanto povas aldoni radikon en la listo aux korekti eraron.
Mi ne konas aliajn laborojn, sed multe supozas, ke tiaj ekzistas, cxar auxtomata tradukado bezonas tiajn ilojn.
AleksandrSup (Xem thông tin cá nhân) 17:13:17 Ngày 21 tháng 1 năm 2023
Altebrilas:Kio estas vortvektoro?Tio estas iom da nombroj reprezentantaj iun vorton, komputitaj per statistiko pri aperoj de la vorto en tekstoj apud aliaj vortoj. Ideale vortvektoroj de vortoj kun similaj sencoj estas proksimaj en vektora spaco. Vi povas legi pli en ekzemple angla Vikipedio (Word embedding).
Frano (Xem thông tin cá nhân) 19:30:58 Ngày 22 tháng 1 năm 2023
https://www.eric-xia.com/esperanto1.html