メッセージ: 248
言語: Esperanto
Altebrilas (プロフィールを表示) 2024年5月25日 10:12:46
Леопольд (プロフィールを表示) 2024年5月25日 10:47:39
Altebrilas:Konsultinte PreVo, la vorto diktatoro koncernas absolutan reganton, kiu akiris povon laŭleĝe kaj tirano , tiun kiu regas per timigo.Ĉu vi nur povas citi sloganojn kaj abstraktajn difinojn?
Ekzemple, tezo pri la "absoluta reganto". Ĝi indikas absolutan monarkon. Aktuale en 2022, restas nur ses ŝtatoj en la mondo, kies registarformo sen iu ajn konvencio povas esti nomita absoluta monarkio: Brunejo, Omano, Kataro, Saud-Arabio, Vatikano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Aŭ tezo pri "regas per timigo". Ĉu la minaco de krima puno por malobservo de la leĝo estas "regas per timigo"? Aŭ ĉu la malpermeso esprimi opinion, kiu ne malobservas la leĝon, sed diferencas de la “ĝenerale akceptita” estas “regas per timigo”?
Altebrilas (プロフィールを表示) 2024年5月26日 13:13:14
amigueo (プロフィールを表示) 2024年5月27日 8:26:04
Distriloj de la veraj interesoj aux butinoj de cxi longdauxra konflikto.
Koncepte. Demokratio (sen liberalaj limigiloj) produkas diktatorojn. La plejmulto (sen liberalaj limigiloj) estas diktatoro. Kiuj, kaj kiurajte, decidas kaj altrudas la liberalajn limigilojn demokration? Cxu ili tauxge agis?
Леопольд (プロフィールを表示) 2024年5月27日 8:31:49
Altebrilas:Bv. doni ekzemplojn, ĉar tio ne klaras.Vi priskribis la tezojn "absoluta reganto" kaj "regas per timigo", ne mi. Ĉu vi celis specifajn faktojn per ĉi tiuj tezoj aŭ ne? Priskribu ilin kaj ni diskutos detale ĉi tiujn faktojn kaj ilian gravecon al viaj tezoj.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2024年5月27日 9:40:33
Леопольд (プロフィールを表示) 2024年5月27日 11:42:35
Altebrilas:Ne estas tezoj sed vortaraj difinoj.Sed ĉu vi skribis ĉi tiujn "vortajn difinojn" kun la signifo la reala mondo aŭ nur kiel abstraktaĵoj?
Altebrilas (プロフィールを表示) 2024年5月27日 12:05:25
La konkreta demando estas kiujn povojn reganto nepre bezonas por regi sian popolon? Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
Леопольд (プロフィールを表示) 2024年5月27日 12:34:38
Altebrilas:Tio estas abstrakta.Ĉi tio ne estas specifa demando, sed abstrakta, ĉar la specifaj respondoj dependas de multaj faktoroj. Kaj la plej grava faktoro - kiun vi celas per la termino "reganto"?
La konkreta demando estas kiujn povojn reganto nepre bezonas por regi sian popolon? Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
amigueo (プロフィールを表示) 2024年5月27日 19:16:11
Altebrilas: ...Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?Cxu eksterlandaj agentoj rajtas financi/protekti/propagandi enlandajn Opoziciantojn? Sen limoj?
Kaj se tiuj eksterlandaj agentoj ne gajnas elekciojn per kandidatoj, ili rajtas financi asociojn por eduki popolon kaj lobii, manifestacii ktp? Sen limoj?