去目錄頁

Nekredeblaĵoj

SlavikDze, 2023年3月9日

讯息: 200

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2024年5月25日上午10:12:46

Konsultinte PreVo, la vorto diktatoro koncernas absolutan reganton, kiu akiris povon laŭleĝe kaj tirano , tiun kiu regas per timigo.

Леопольд (显示个人资料) 2024年5月25日上午10:47:39

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Konsultinte PreVo, la vorto diktatoro koncernas absolutan reganton, kiu akiris povon laŭleĝe kaj tirano , tiun kiu regas per timigo.
Ĉu vi nur povas citi sloganojn kaj abstraktajn difinojn?

Ekzemple, tezo pri la "absoluta reganto". Ĝi indikas absolutan monarkon. Aktuale en 2022, restas nur ses ŝtatoj en la mondo, kies registarformo sen iu ajn konvencio povas esti nomita absoluta monarkio: Brunejo, Omano, Kataro, Saud-Arabio, Vatikano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Aŭ tezo pri "regas per timigo". Ĉu la minaco de krima puno por malobservo de la leĝo estas "regas per timigo"? Aŭ ĉu la malpermeso esprimi opinion, kiu ne malobservas la leĝon, sed diferencas de la “ĝenerale akceptita” estas “regas per timigo”?

Altebrilas (显示个人资料) 2024年5月26日下午1:13:14

Bv. doni ekzemplojn, ĉar tio ne klaras.

amigueo (显示个人资料) 2024年5月27日上午8:26:04

DIKTATORO gravas kiel koncepta armilo. Biden uzas gxin kiel insulton al Putin (la rusoj devus ribeli). Kaj nun Rusio erodas internacian kaj enukrainian prestigxon de Zelenski per koncepto DIKTATORO (la ukrainoj devus ribeli).
Distriloj de la veraj interesoj aux butinoj de cxi longdauxra konflikto.

Koncepte. Demokratio (sen liberalaj limigiloj) produkas diktatorojn. La plejmulto (sen liberalaj limigiloj) estas diktatoro. Kiuj, kaj kiurajte, decidas kaj altrudas la liberalajn limigilojn demokration? Cxu ili tauxge agis?

Леопольд (显示个人资料) 2024年5月27日上午8:31:49

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Bv. doni ekzemplojn, ĉar tio ne klaras.
Vi priskribis la tezojn "absoluta reganto" kaj "regas per timigo", ne mi. Ĉu vi celis specifajn faktojn per ĉi tiuj tezoj aŭ ne? Priskribu ilin kaj ni diskutos detale ĉi tiujn faktojn kaj ilian gravecon al viaj tezoj. okulumo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2024年5月27日上午9:40:33

Ne estas tezoj sed vortaraj difinoj.

Леопольд (显示个人资料) 2024年5月27日上午11:42:35

Altebrilas:Ne estas tezoj sed vortaraj difinoj.
Sed ĉu vi skribis ĉi tiujn "vortajn difinojn" kun la signifo la reala mondo aŭ nur kiel abstraktaĵoj?

Altebrilas (显示个人资料) 2024年5月27日下午12:05:25

Tio estas abstrakta.

La konkreta demando estas kiujn povojn reganto nepre bezonas por regi sian popolon? Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?

Леопольд (显示个人资料) 2024年5月27日下午12:34:38

Altebrilas:Tio estas abstrakta.

La konkreta demando estas kiujn povojn reganto nepre bezonas por regi sian popolon? Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
Ĉi tio ne estas specifa demando, sed abstrakta, ĉar la specifaj respondoj dependas de multaj faktoroj. Kaj la plej grava faktoro - kiun vi celas per la termino "reganto"?

amigueo (显示个人资料) 2024年5月27日下午7:16:11

Altebrilas: ...Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
Cxu eksterlandaj agentoj rajtas financi/protekti/propagandi enlandajn Opoziciantojn? Sen limoj?
Kaj se tiuj eksterlandaj agentoj ne gajnas elekciojn per kandidatoj, ili rajtas financi asociojn por eduki popolon kaj lobii, manifestacii ktp? Sen limoj?

回到上端