前往目錄

Kiel uzi la pasivan voĉon en la pasinta tempo?

貼文者: Akvamarino, 2024年6月14日

訊息: 5

語言: Esperanto

Akvamarino (顯示個人資料) 2024年6月14日上午10:07:12

Saluton!

Kiel uzi la pasivan voĉon en la pasinta tempo?

Kio estas la diferenco inter “estis manĝataj” kaj “estas manĝitaj”?

Kiu opcio estas pli ĝusta?

1) Petro manĝis la pomojn. La pomojn estis manĝataj far Petro.

2) Petro manĝis la pomojn. La pomojn estas manĝitaj far Petro.

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年6月15日上午9:32:58

Konsideru la jenan frazon :

La pomo estas manĝita - restas nur stumpo sur la tablo - sed ne estis manĝata de Petro (iu alia manĝis ĝin).

Akvamarino (顯示個人資料) 2024年6月16日上午3:56:27

Altebrilas:Konsideru la jenan frazon...
Dankon!

Metsis (顯示個人資料) 2024年6月24日上午9:44:54

Rimarkoj

Se vi konas la aganton, preferu aktivon. Memoru, ke la vortordo en Esperanto estas rilative libera, do eblas diri depende de tio, kion vi volas emfazi:
  • Petro manĝis la pomojn.
  • Petro la pomojn manĝis.
  • Manĝis Petro la pomojn.
  • Manĝis la pomojn Petro.
  • La pomojn manĝis Petro.
  • La pomojn Petro manĝis.
Se vi ne konas la aganton, preferu la oni-pasivon. Notu, ke "oni" ĉiam referencas al homoj.
  • Oni manĝis la pomojn.
  • Oni la pomojn manĝis.
  • Manĝis oni la pomojn.
  • Manĝis la pomojn oni.
  • La pomojn manĝis oni.
  • La pomojn oni manĝis.
Se vi ial bezonas uzi la esti-pasivon, la oficiala rolmontrilo estas "de", "fare de" kaj "far" estas neoficialaj.

Memoru, ke la esti-pasivo montras staton, ne agon, kiel la ekzemplo de Altebrilas klare montras. Ĉar la plej grava elemento en frazoj en Esperanto ĝenerale estas la ĉefverbo, preferu pi fortan verbon ol "esti".

Akvamarino (顯示個人資料) 2024年7月18日下午1:19:13

Metsis:Rimarkoj
Dankon!

回到上端