Späť na obsah

Ĉu oni rajtas lacerti en tiu forumo ?

od Altebrilas, 1. októbra 2024

Príspevky: 7

Jazyk: Esperanto

Altebrilas (Zobraziť profil) 1. októbra 2024 15:48:41

Mi provis respondi rekte en la mesaĝo, sed ĝi estas ŝlosita.

Ĉu la rubriko "aliaj lingvoj" ne estus pli oportuna?

Carlo3 (Zobraziť profil) 4. novembra 2024 15:29:24

Mi ne povas trovi la vorton "lacerti" en la vortaro. Bonvolu klarigi kion gxi signifas. Dankon.

Altebrilas (Zobraziť profil) 4. novembra 2024 19:55:45

Tio estas esperanta slango, pri misuzo de lingvojn, se iu pli taŭga eblas.

Krokodili: paroli sian propran lingvon en esperanta medio.
Aligatori : same, per la lingvo de alparolato.
Kajmani : ... per alia nacia lingvo
Lacerti : ... per artefarita lingvo, escepte Esperanton.
Gaviali : paroli Esperanton al aŭ antaŭ homoj, kiuj ne komprenas ĝin.

Carlo3 (Zobraziť profil) 4. novembra 2024 20:46:29

Dankon. Nun mi komprenas. Se oni uzas vortojn axu frazojn de tokipono axu volapuk en situacio kiam oni devas paroli Esperanton, oni lacertas, ĉu ne?

Altebrilas (Zobraziť profil) 4. novembra 2024 22:31:48

Tute prave..............

dzheyru (Zobraziť profil) 11. mája 2026 6:23:49

Krokodilo en Afriko, Aligatoro en NordAmeriko, Kajmano en SudAmeriko.. sed: Lacerto kaj Gavialo, kie vivas tiuj reptilioj?

Altebrilas (Zobraziť profil) 11. mája 2026 13:05:51

Lacerto en Eŭropo kaj gavialo en Azio. En Aŭstralio estas maraj krokodiloj kiuj estas la plej grandaj.

Grava laboro por esperantistoj por malkrokodiligi la tutan planedon!

Nahor