
Jen miaj argumentoj pri la readopto de la Latina kiel la mondlingvo.
от EduardusPona, 14 август 2025
Съобщения: 3
Език: Esperanto
EduardusPona (Покажи профила) 14 август 2025, 12:07:27
Neŭtraleco kaj malesto de aparta politika subpremado.
La Latina estas lingvo, kiu mankas denaskaj lingvanoj, signifante, ke sia adopto ne favorigus apartan nacion. (kontraste al la angla, kiu estas kunigata kun Usona-kulturo kaj ekonomia superregeco). Ĉi tia neŭtraleco povus faciligi ĝian mondadopton, malhelpante la komunan lingvoimperian perceptadon.
La Latina estis la 'interlingvo' en scienco, leĝo, teologio, kaj diplomatio en Eŭropo de 200 a.K. ĝis la 20-a jarcento.
Ĝia reviviĝo rekunigus la modernan mondon kun vasta scioprovizo rilate al la leĝa terminaro, kaj tradicia erudicio. Kontraste al la angla, kiu evoluis haste kaj senglate, la regulara strukturo de la Latina garantias precizon en lernofakoj.
Ĝia gramatiko forigas la uzadon de plursensaj vortoj, kiu egalas al la redukto de miskomprenoj. Denove, la angla estas fuŝa lingvo, kiu signife dependas de kunteksto kaj frazaj verboj por sia bonkompreno, inklinante al konfuzo.
Quod ad te pertinet, age quod tuum est.
SlavikDze (Покажи профила) 15 август 2025, 11:49:52
Majstrado de la latina sendube estas pli peniga pro abundo da verbaj formoj.
Altebrilas (Покажи профила) 15 август 2025, 12:39:13
La latina estis elita lingvo, kiu apartigis klerulojn de ordinaruloj. Esperanto estas lingvo por ĉiuj, universale ebliganta dulingvismon kun ligitaj intelektaj advantaĝoj...