Jen miaj argumentoj pri la readopto de la Latina kiel la mondlingvo.
EduardusPona,2025年8月14日の
メッセージ: 8
言語: Esperanto
EduardusPona (プロフィールを表示) 2025年8月14日 12:07:27
Neŭtraleco kaj malesto de aparta politika subpremado.
La Latina estas lingvo, kiu mankas denaskaj lingvanoj, signifante, ke sia adopto ne favorigus apartan nacion. (kontraste al la angla, kiu estas kunigata kun Usona-kulturo kaj ekonomia superregeco). Ĉi tia neŭtraleco povus faciligi ĝian mondadopton, malhelpante la komunan lingvoimperian perceptadon.
La Latina estis la 'interlingvo' en scienco, leĝo, teologio, kaj diplomatio en Eŭropo de 200 a.K. ĝis la 20-a jarcento.
Ĝia reviviĝo rekunigus la modernan mondon kun vasta scioprovizo rilate al la leĝa terminaro, kaj tradicia erudicio. Kontraste al la angla, kiu evoluis haste kaj senglate, la regulara strukturo de la Latina garantias precizon en lernofakoj.
Ĝia gramatiko forigas la uzadon de plursensaj vortoj, kiu egalas al la redukto de miskomprenoj. Denove, la angla estas fuŝa lingvo, kiu signife dependas de kunteksto kaj frazaj verboj por sia bonkompreno, inklinante al konfuzo.
Quod ad te pertinet, age quod tuum est.
SlavikDze (プロフィールを表示) 2025年8月15日 11:49:52
Majstrado de la latina sendube estas pli peniga pro abundo da verbaj formoj.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年8月15日 12:39:13
La latina estis elita lingvo, kiu apartigis klerulojn de ordinaruloj. Esperanto estas lingvo por ĉiuj, universale ebliganta dulingvismon kun ligitaj intelektaj advantaĝoj...
Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月18日 8:13:54
Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年8月18日 9:45:15
Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月19日 10:22:38
Altebrilas:Mi provis, sed ne sukcesis. La indikoj estas en la finna, kiun bedaŭrinde mi ne scias. Kial ne ankaŭ en la latina?He, prenu la butonon kun la teksto "Kuuntele", kiu ankaŭ havas la internacie konatan simbolon por "ludi". Ankaŭ ĉiuj rakonteroj havas la saman simbolon.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年8月20日 10:37:49
Metsis (プロフィールを表示) 2025年9月5日 8:59:10
Altebrilas:Jes. Mi aŭskultis unu el la elsendetoj. Ĉu vi opinias, ke la latina povas ludi la saman rolon kiel Esperanto ?Ne. La latina estas pli malfacila por pluraj homoj ol Esperanto, sed ekzistas sufiĉe da homoj, kiuj interesas pri la latina, por ke tiaj servoj povas ekzisti. Cetere la romiaj kutimoj kaj ilia lingvo influis minimume Eŭropon tiel multe, ke valoras studadi la skribaĵojn en la latina. Sed tion faru spertuloj, kiuj popularigu la eltrovaĵojn.