ورود به محتوا

Jen miaj argumentoj pri la readopto de la Latina kiel la mondlingvo.

از EduardusPona, 14 اوت 2025

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

EduardusPona (نمایش مشخصات) 14 اوت 2025،‏ 12:07:27

Puellla sum et linguam latinam disco!

Neŭtraleco kaj malesto de aparta politika subpremado.
La Latina estas lingvo, kiu mankas denaskaj lingvanoj, signifante, ke sia adopto ne favorigus apartan nacion. (kontraste al la angla, kiu estas kunigata kun Usona-kulturo kaj ekonomia superregeco). Ĉi tia neŭtraleco povus faciligi ĝian mondadopton, malhelpante la komunan lingvoimperian perceptadon.
La Latina estis la 'interlingvo' en scienco, leĝo, teologio, kaj diplomatio en Eŭropo de 200 a.K. ĝis la 20-a jarcento.
Ĝia reviviĝo rekunigus la modernan mondon kun vasta scioprovizo rilate al la leĝa terminaro, kaj tradicia erudicio. Kontraste al la angla, kiu evoluis haste kaj senglate, la regulara strukturo de la Latina garantias precizon en lernofakoj.
Ĝia gramatiko forigas la uzadon de plursensaj vortoj, kiu egalas al la redukto de miskomprenoj. Denove, la angla estas fuŝa lingvo, kiu signife dependas de kunteksto kaj frazaj verboj por sia bonkompreno, inklinante al konfuzo.

Quod ad te pertinet, age quod tuum est.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 15 اوت 2025،‏ 11:49:52

Sed fakte ĉi tiuj saĝegaj argumentoj pli taŭgas ĝuste por Esperanto.
Majstrado de la latina sendube estas pli peniga pro abundo da verbaj formoj.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 15 اوت 2025،‏ 12:39:13

Ĉi-foje, mi interkonsentas kun Kdo Slavik. Esperanto havas la samajn avantaĝojn, sed estas pli facila por lerni.

La latina estis elita lingvo, kiu apartigis klerulojn de ordinaruloj. Esperanto estas lingvo por ĉiuj, universale ebliganta dulingvismon kun ligitaj intelektaj advantaĝoj...

Metsis (نمایش مشخصات) 18 اوت 2025،‏ 8:13:54

Ĉu vi jam aŭskultis Nuntii Latini?

Altebrilas (نمایش مشخصات) 18 اوت 2025،‏ 9:45:15

Mi provis, sed ne sukcesis. La indikoj estas en la finna, kiun bedaŭrinde mi ne scias. Kial ne ankaŭ en la latina?

Metsis (نمایش مشخصات) 19 اوت 2025،‏ 10:22:38

Altebrilas:Mi provis, sed ne sukcesis. La indikoj estas en la finna, kiun bedaŭrinde mi ne scias. Kial ne ankaŭ en la latina?
He, prenu la butonon kun la teksto "Kuuntele", kiu ankaŭ havas la internacie konatan simbolon por "ludi". Ankaŭ ĉiuj rakonteroj havas la saman simbolon.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 20 اوت 2025،‏ 10:37:49

Jes. Mi aŭskultis unu el la elsendetoj. Ĉu vi opinias, ke la latina povas ludi la saman rolon kiel Esperanto ?

Metsis (نمایش مشخصات) 5 سپتامبر 2025،‏ 8:59:10

Altebrilas:Jes. Mi aŭskultis unu el la elsendetoj. Ĉu vi opinias, ke la latina povas ludi la saman rolon kiel Esperanto ?
Ne. La latina estas pli malfacila por pluraj homoj ol Esperanto, sed ekzistas sufiĉe da homoj, kiuj interesas pri la latina, por ke tiaj servoj povas ekzisti. Cetere la romiaj kutimoj kaj ilia lingvo influis minimume Eŭropon tiel multe, ke valoras studadi la skribaĵojn en la latina. Sed tion faru spertuloj, kiuj popularigu la eltrovaĵojn.

بازگشت به بالا