Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: Kiom da ora kontraŭ elefanto?

de Miland, 2009-januaro-09

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-09 19:33:33

Ĉiu jare, ĉe sia naskiĝtago, reĝo Bloko iras laŭ rivero en boato kun elefanto, ĝis loko kie estas grandega pesilo. La elefanto sidas en unu ega bovlo (fiksita per grandaj ĉenoj al unu alo de la pesilo), kaj oni metas oron en la alia flanko ĝis la pesilo ekvilibras, kaj la oro estas tributo aŭ donaco por la reĝo.
Unu jare, la pesilo rompis. Ve! Kiel taksi la kvanton da donacenda ora?
Bonŝance, estis loka saĝulo, Afanti. 'Via moŝto, por solvi la problemon me bezonas aĉeti el la urbo etan ekipaĵon. Se vi pagos min, mi aĉetos ĝin kaj solvos vian problemon.'
'Jes ja. Veziro, donu tuj al li kvindek orajn monerojn! Ĉu sufiĉe?' diris la reĝo. Afanti dankeme kliniĝis. Li iris for, kaj revenis post du tagoj. 'Do, Afanti, kiun ekipaĵon vi aĉetis por solvi la problemon?'
'Via moŝto, jen mia ekipaĵo.' Afanti tenis en la mano kelkajn pecojn de kreto, uzita en lernejo por skribi sur nigra tabulo! Tamen, li solvis la problemon mezuri la pezon de la elefanton en oro, malgraŭ tio, ke la pesilo restis rompita. Kiel?

Verda solvo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-09 21:50:28

Afanti iris apud la rivero. Li metis la bovlon sur la rivero kaj diris al la elefanto "eniru !". Li mezuris la nivelon de la surfacakvo sur la bovlo, kun la elefanto ene, kaj desegnis krete ĝin sur la bovlo. Poste, li diris al la elefanto "eliru !", la elefanton eliris kaj iris lavi sin en la rivero iometfore.
La servistoj de la reĝo metis oron en la bovlo ĝis la nivelo de la surfacakvo atingis la kretan strekon sur la bovlo, tiam tio estis la pezo ore de la elefanto ! rideto.gif rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-09 23:01:35

Frankouche:Li mezuris la nivelon de la surfacakvo sur la bovlo, kun la elefanto ene, kaj desegnis krete..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-09 23:06:52

Dankon ! rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-10 00:25:44

Sed tiel ili ne mezuras la peson de la elefanto, sed la volumenon!

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-10 12:40:36

Laŭ la principo de Arkimedo, la pezo de flosanta amaso egalas al la pezo de la forpuŝita likvaĵo. Tial la akvo levigzas ĝis la kreta marko, kiam la pezo de la enmetita oro atingas tio de la elefanto.

Reen al la supro