前往目錄

AdE": [st-ot2025]

貼文者: amigueo, 2025年9月8日

訊息: 52

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月8日下午1:19:12

sukero seneblas sukojn en tiu restoraciejo
Vi mem proponis fari verbojn el prepoziciojn, kun infinitivo.

Nun vi proponas similan uzadon sen infinitivo, sed vi ne klarigas, kion ĝi signifas tiukaze. Ĉu subkomprenata infinitivo? Havi? Esti?

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月8日下午2:45:42

Altebrilas:
sukero seneblas sukojn en tiu restoraciejo
Vi mem proponis fari verbojn el prepoziciojn, kun infinitivo.

Nun vi proponas similan uzadon sen infinitivo, sed vi ne klarigas, kion ĝi signifas tiukaze. Ĉu subkomprenata infinitivo? Havi? Esti?
Pardonu, mi eksperimentas.
sukero seneblas al sukoj, signifas ke sukoj povas esti sen sukero aŭ "sukoj sen sukero" eblas.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月8日下午4:19:39

Esti estas netransitiva.

Tamen,
Sukoj estas sen sukero -> sukoj estas sensukeraj -> sukoj sensukeras

Kun ebleco:
-> sukoj povas sensukeri -> sukoj sensukeripovas

Nur laŭfundamentaj transformoj. Eble ne tuj komprenebla, sed ne utilas inventi aliajn formojn.

Praktike, se mi vendus sukojn, mi skribus:
Sukoj kun aŭ sen sukero.
.

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月8日下午4:32:18

Altebrilas:Esti estas netransitiva.

Tamen,
Sukoj estas sen sukero -> sukoj estas sensukeraj -> sukoj sensukeras

Kun ebleco:
-> sukoj povas sensukeri -> sukoj sensukeripovas

Nur laŭfundamentaj transformoj. Eble ne tuj komprenebla, sed ne utilas inventi aliajn formojn.

Praktike, se mi vendus sukojn, mi skribus:
Sukoj kun aŭ sen sukero.
.
Suko sensukerpovas = Sukero sukseneblas.

Ambaux esprimoj estas lauxfundamentaj.

Modernan nutradon sukero senindas.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月8日下午9:04:25

Ne, *belpovi ne signifas povi esti bela.

Kaj ne estas ekzemploj de transitiva verbo konstruita el prepozicio, escepte "ĝisi", sed kun malsama signifo.

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月9日上午9:14:03

Altebrilas:
1. Ne, *belpovi ne signifas povi esti bela.

2. Kaj ne estas ekzemploj de transitiva verbo konstruita el prepozicio, escepte "ĝisi", sed kun malsama signifo.
1. Belivi. (Beli, laux konteksto, igxas transitiva, ekz. beli iun = fascini iun)
2. Kuni = akompanati de.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月9日上午10:48:47

Kie vi trovis *kuni kaj transitiva *beli? Ĉu nur inventaĵoj?

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月9日上午11:08:22

Altebrilas:Kie vi trovis *kuni kaj transitiva *beli? Ĉu nur inventaĵoj?
Inventajxoj (kuni iun, beli iun).
"Tristas" ke logikajxo estas inventajxo.

Trista = kiu sentas triston.
Trista = kiu tristigas.
Trista = kiu sxajnas trista, malgraux esti senvivajxo.

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月10日上午7:36:12

Altebrilas:
sukero seneblas sukojn en tiu restoraciejo
Vi mem proponis fari verbojn el prepoziciojn, kun infinitivo.

Nun vi proponas similan uzadon sen infinitivo, sed vi ne klarigas, kion ĝi signifas tiukaze. Ĉu subkomprenata infinitivo? Havi? Esti?
Infinitivo iel funkcias kiel substantivo.
Hi volas flugi.
Hi volas katon.

Ni alindas doni premion.
Ni alindas premion.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月10日下午5:42:34

Mi opinias, ke estas subkomprenita verbo, havi esti aŭ alia.
Li volas (havi) katon
Li volas (ami) virinon
Li volas (iri) en militon

回到上端