К содержанию

Finnlando

от Iĉo, 1 февраля 2009 г.

Сообщений: 122

Язык: Esperanto

heirabbit (Показать профиль) 25 марта 2010 г., 15:07:21

Hilded:Anna Löwenstein faris bonan prelegon pri la landonomoj en Dua Vivo (Second Life) antaŭ tri semajnoj.
La prelego estis filmita, kaj estas nun spektebla ĉe Vimeo:
La landonomoj - pli simplaj ol vi supozas!
Kie mi povus elŝuti la dosieron, aŭ legi la prelegon surrete? Vimeo estas blokita Ĉinuje (kaj Jutubo ktp. ankaŭ).

koran dankon
Jano

russ (Показать профиль) 26 марта 2010 г., 6:27:59

heirabbit:Kie mi povus elŝuti la dosieron, aŭ legi la prelegon surrete? Vimeo estas blokita Ĉinuje (kaj Jutubo ktp. ankaŭ).

koran dankon
Jano
Mi ne scias pri tiu duaviva prelego, sed legeblas ŝiaj verkitaj tekstoj pri la sama temo:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Anna
Mi rekomendas ilin!

heirabbit (Показать профиль) 27 марта 2010 г., 5:12:43

La ligiloj estas mortaj. Ĉiamaniere, mi povas kompreni kial la "uj" sistemo estas pli bona.

Eddycgn (Показать профиль) 27 марта 2010 г., 11:19:14

Kial ne Finlando?
Mi kredis ke Esperanto ne favoras duoblajn konsonantojn...

Espi (Показать профиль) 27 марта 2010 г., 21:08:45

Eddycgn:Kial ne Finlando?
Mi kredis ke Esperanto ne favoras duoblajn konsonantojn...
Ĉar fino signifas:
- ĉeso de agado
- lasta parto de io, en tempo aŭ spaco
- rando

Amike
K-P

Eddycgn (Показать профиль) 28 марта 2010 г., 11:44:08

Espi:
Eddycgn:Kial ne Finlando?
Mi kredis ke Esperanto ne favoras duoblajn konsonantojn...
Ĉar fino signifas:
- ĉeso de agado
- lasta parto de io, en tempo aŭ spaco
- rando

Amike
K-P
Ĉu Fin(n)lando ne estas ĉe la fino de la mondo (ŝerco)?
sal.gif

Espi (Показать профиль) 28 марта 2010 г., 16:44:10

Eddycgn:Ĉu Fin(n)lando ne estas ĉe la fino de la mondo (ŝerco)?
sal.gif
Jes. lango.gif
Rimarkinda pensaĵo ... sal.gif

K-P

Filu (Показать профиль) 29 марта 2010 г., 0:59:14

Eddycgn:Ĉu Fin(n)lando ne estas ĉe la fino de la mondo (ŝerco)?
sal.gif
Ne! Ĝi estas pli proksime de la komenco ol preskaŭ ĉiuj aliaj lokoj. La frosto kaj frido malhelpis al la evoluo, kaj Finnlando estas tiel proksima kiel observeblas de la unuaj tempoj de l' homaro. Finnlando estas Malfinlando!

russ (Показать профиль) 29 марта 2010 г., 4:15:24

heirabbit:La ligiloj estas mortaj. Ĉiamaniere, mi povas kompreni kial la "uj" sistemo estas pli bona.
Vi pravas - pardonu, ke la ligoj ne funkcias. Tiu retejo translokiĝis antaŭ iom da tempo, kaj verŝajne iuj ligoj rompiĝis tiam. Mi atentigis la retejestrojn pri la problemo, kaj ili esperas solvi ĝin baldaŭ... Ni vidos! ridulo.gif

heirabbit (Показать профиль) 30 марта 2010 г., 2:00:02

"Finlando" bonas. Vorto havi du sencojn ne estas problemo. Multe da vortoj esperante havas du, tri, kvar aŭ eĉ pli da sencoj. Ekzemple, mi loĝas en Nankino, kaj Nankino povas esti

1. granda urbo Ĉinuje
2. eteteta filmo

Наверх