ไปยังสารบัญ

Ĉu leono estas reĝo aŭ caro de bestoj?

จาก Andreo Jankovskij, 7 เมษายน 2009

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2009, 22:59:06

lango.gif

Ĉu leono estas reĝo aŭ caro de bestoj?

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2009, 23:00:39

Verŝajne reĝo estas pli taŭga vorto, ĉu?

crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2009, 11:10:40

En Francio, oni diras "reĝo".

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2009, 11:33:54

En Hispanio oni diras same: la reĝo de la bestoj (el rey de los animales).

Amike,

Antonio

nikko (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2009, 13:12:54

Ruse oni parolas "Lev car zverej"="Leono la caro de bestoj". Sed ne forgesu pri urso. rideto.gif

1Guy1 (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2009, 22:39:44

En Angla oni diras "la reĝo de la bestoj" ("The king of the beasts")

Clet (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤษภาคม 2009, 21:14:10

Ĉu estas leonoj en Rusio (krom en bestĝardenoj) ?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤษภาคม 2009, 04:26:42

Clet:Ĉu estas leonoj en Rusio (krom en bestĝardenoj) ?
Leonoj estis en Prarusio kun ĉefurbo Kievo, nune Ukrainio, sed nun tie ne estas leonoj.

Filu (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤษภาคม 2009, 13:45:55

Laŭ mia kompreno de l' ĉiantaŭaj mesaĝoj fare de anoj el diversaj lingvoj, leono estas estro de bestoj. Kiel oni nomas estroj ja varias, sed ne la ideo malantaŭ. Kreate hodiaŭ, la esprimo eble estus io malpoezia kiel "leono estas mikrosofto de bestoj", sed dank' al Ekiginto (kio aŭ kiu ajn ĝi estas), leonoj jam delonge koniĝis kiam okazis la komputila finvenko.

Krome, kiel taŭge menciis Nikko, oni ne forgesu pri ursoj.

Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤษภาคม 2009, 16:04:08

En Brazilo ni diras reĝo: o leão é o rei dos animais. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

กลับไปด้านบน