ไปยังสารบัญ

Vorto de la tago : VETI

จาก filipoFrancio, 9 ตุลาคม 2009

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

filipoFrancio (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 12:18:17

Saluton,
En la frazo « Mi vetis, ke li gajnos la maĉon » ĉu ne prefere temas pri « matĉo » ?
Kore,

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 13:46:00

"Matĉo" estas aĉa (atĉa rideto.gif)! Kiel oni prononcu ĝin? Mi preferas "maĉo" aŭ - pli bone - "konkurso".

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 14:02:24

En PIV (tria eldono 1987) oni skribas:

Maĉo=Matĉo
kaj

Matĉo. Sportludo aŭ sporta konkurso ..........

Ŝajas ke PIV preferas la duan formon.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 19:38:32

Sed kio pri maĉi? Kial ni ne simple uzu la vorton konkurso?

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 19:46:09

Rogir:Sed kio pri maĉi? Kial ni ne simple uzu la vorton konkurso?
Volonte, sed ĉu ne konkurso estas pli ĝenerala esprimo? Ŝajnas al mi ke maĉo pli temas pri teamaj ludoj kiel piedpilko ktp. Ĉu mi pravas?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2009, 19:51:13

Rogir:Sed kio pri maĉi? Kial ni ne simple uzu la vorton konkurso?
Konkurso estas ekzemple Wimbledon 2009. Maĉo estas unu ludo en tiu konkurso. Al mi ankaŭ ne plaĉas "matĉo", kaj "maĉo" ja jam havas alian signifon. Kial ne simple uzi "ludo"?

filipoFrancio (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2009, 13:55:25

horsto:
Rogir:Sed kio pri maĉi? Kial ni ne simple uzu la vorton konkurso?
Konkurso estas ekzemple Wimbledon 2009. Maĉo estas unu ludo en tiu konkurso. Al mi ankaŭ ne plaĉas "matĉo", kaj "maĉo" ja jam havas alian signifon. Kial ne simple uzi "ludo"?
Maĉo aŭ maĉado estas « ago de tiu, kiu maĉas ». Maĉi : «dispremi en la buŝo per la dentoj » Ke matĉo ne plaĉas al vi koncernas vin. Iel la ekzemplo uzita de lernu pri la verbo VETI tute ne konvenas. Nur tion mi volis diri. Ke ili korektu la ekzemplon per « matĉo » aŭ « konkurso » laŭplaĉe sed ke ili korektu se ili nin legas.

russ (แสดงโปรไฟล์) 12 ตุลาคม 2009, 13:49:38

"maĉo" kompreneble ja estas substantiva formo de la verbo "maĉi" (mordi/manĝi), sed ekhavis tiun duan signifon de "matĉo" (sportludo) ĝuste pro tio, ke "tĉ" havas iom neevidentan malfacilan prononcon por multaj homoj.

Simila afero okazis kun "budĝeto" (3OA) kaj "buĝeto" (8OA), ambaŭ oficialaj vortoj, kaj la dua pli evidente prononcebla.

RubyNunes (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤษภาคม 2017, 18:58:35

La vortaro ReVo eĉ ne montras la vorton "maĉo" kiel "ago de tiu, kiu maĉas (dispremas en la buŝo per la dentoj)".

กลับไปด้านบน