לתוכן העניינים

Lingva seksismo

של Jakovo, 30 באוקטובר 2009

הודעות: 44

שפה: Esperanto

Espi (הצגת פרופיל) 13 בנובמבר 2009, 20:36:38

Espi:Kaj: "gepatrano" = ano de gepatro = demando.gif
Sal denove,

mi petas pardonon! Mi trovis "gepatron" en ReVo kaj eksciis, ke tiu vorto estas neologismo, ankaŭ kun signifo en la germana.
Malgraŭe: sen -an-!

Amike
Klaus-Peter

Senegaùlo (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2009, 20:45:45

Fat / Mot (Volapük)
Patro / Matro (Ido)
Patre / Matre (Interlingua)
Padre / Madre (Elefen e Español)
Père / Mère (Français)
Pai / Mãe (Português)
Tad / Mamm (Brezoneg)

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2009, 08:08:13

Espi:
Espi:Kaj: "gepatrano" = ano de gepatro = demando.gif
Sal denove,

mi petas pardonon! Mi trovis "gepatron" en ReVo kaj eksciis, ke tiu vorto estas neologismo, ankaŭ kun signifo en la germana.
Malgraŭe: sen -an-!
Gepatrano = ano de la gepatroj (kiel vi diris, ĉiam du)

Pro la pluraleca signifo de ge-, ge-vortoj normale estas multenombraj. La -j je ge-vortoj estas iom pleonasma, simile al la -o je substantivaj radikoj. Derivaĵoj de ge-vortoj ankoraŭ havas pluralecon, malgraŭ la perdo de -(o)j. Do, la evitindeta neologismo "gepatro" iom kolizas kun la adjektiva formo, "gepatra" (="de ambaŭ gepatroj," ne "patr(in)a/*gepatra.")

Jakovo (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2009, 12:47:11

Saluton Samideanoj!

Pardonu ke mi kvankam iniciante la fadenon ne respondis pli frue, mi foresis aboni la fadenon. Mi devas ankaŭ min pardoni pro mia malprava uzo de "kindo" anstataŭ "infano".

Leginte viajn mesaĝojn mi sentas ke la humoro ŝanĝis de disputado pri sufiksoj al disputado pri seksismo mem.

Pri la uzado de la sufiksoj mi min demandis: Ĉu ne la sekso de la radikoj kontraŭas al lernfacileco? Sed la ekzemplo de "amazono" montris al mi ke la vortoj ankaŭ rajtas havi seksan valoron.

SED mi opinias ke oni ne uzu pli multajn vortojn ol bezonata, do kial ne uzi "hom-id-o" anstataŭ infano, ktp.?

Mi ne trovas ĝin tre ekzakte se la vorto "amiko" staras por aŭ de vira aŭ de nedifinita sekso. Kiel do paroli pri "vira amiko"? "viramiko"? Kial ne? Tia uzado de l' radiko "vir-" maldevigus onin de l' lernado de seksa signifo de radikoj.

Krome, mi opinias ke oni rajtas enkonduki novajn vortojn aŭ vortetojn en la lingvo sen "ŝanĝi" ĝin. Se mi bezonas vorton por "Röhnrad" mi povas elpensi taŭgan vorton. Se oni bezonas pli da precizecon pri la vira sekso de iu vorto ĉu ne oni povas elpensi aŭ eltrovi taŭgan vort(et)on kiel "-iĉ-"? Tio ne estas kontraŭ la fundamento laŭ mia vidpunkto.

Amike,

Jakovo

Francisko1 (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2009, 14:10:27

SALUTON JAKOVO:

MI KONSIDERAS PERFEKTA CIAN PROPONON. FAKTE EKZISTAS KELKAJ EBLOJ KAJ ONI POVAS ELEKTI LA KONSIDERATAN PLEJ KLARAN. PERSONOJ KIUJ PREFERAS KONFUZON POVAS UZI ĈIAM LA VORTON "PATRO", KAJ NI KIUJ AMAS KLARECON POVAS UZI LA VORTOJN: "PATRO, GEPATRO, VIRPATRO, PATRIĈO" LAŬ LA SIGNIFO SERĈATA KAJ LA NECESOJ. TIEL, NI EBLIGAS KE LA LINGVO EVOLUU LAŬ LA PLEJ BONA VOJO. NI NE FORGESU KE NUR EVOLUANTA LINGVO ESTAS VERE VIVANTA LINGVO. BRAKUMON.

GETULS DE LA AGFU FRANCISKO

Jakovo:Saluton Samideanoj!

Pardonu ke mi kvankam iniciante la fadenon ne respondis pli frue, mi foresis aboni la fadenon. Mi devas ankaŭ min pardoni pro mia malprava uzo de "kindo" anstataŭ "infano".

Leginte viajn mesaĝojn mi sentas ke la humoro ŝanĝis de disputado pri sufiksoj al disputado pri seksismo mem.

Pri la uzado de la sufiksoj mi min demandis: Ĉu ne la sekso de la radikoj kontraŭas al lernfacileco? Sed la ekzemplo de "amazono" montris al mi ke la vortoj ankaŭ rajtas havi seksan valoron.

SED mi opinias ke oni ne uzu pli multajn vortojn ol bezonata, do kial ne uzi "hom-id-o" anstataŭ infano, ktp.?

Mi ne trovas ĝin tre ekzakte se la vorto "amiko" staras por aŭ de vira aŭ de nedifinita sekso. Kiel do paroli pri "vira amiko"? "viramiko"? Kial ne? Tia uzado de l' radiko "vir-" maldevigus onin de l' lernado de seksa signifo de radikoj.

Krome, mi opinias ke oni rajtas enkonduki novajn vortojn aŭ vortetojn en la lingvo sen "ŝanĝi" ĝin. Se mi bezonas vorton por "Röhnrad" mi povas elpensi taŭgan vorton. Se oni bezonas pli da precizecon pri la vira sekso de iu vorto ĉu ne oni povas elpensi aŭ eltrovi taŭgan vort(et)on kiel "-iĉ-"? Tio ne estas kontraŭ la fundamento laŭ mia vidpunkto.

Amike,

Jakovo

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2009, 20:44:13

Jakovo:Mi ne trovas ĝin tre ekzakte se la vorto "amiko" staras por aŭ de vira aŭ de nedifinita sekso. Kiel do paroli pri "vira amiko"? "viramiko"? Kial ne? Tia uzado de l' radiko "vir-" maldevigus onin de l' lernado de seksa signifo de radikoj.
La plejmulto da vortoj estas neŭtra. Kial oni ne simple lernu la tutan signifon de vortoj?

Francisko1:PERSONOJ KIUJ PREFERAS KONFUZON POVAS UZI ĈIAM LA VORTON "PATRO", KAJ NI KIUJ AMAS KLARECON POVAS UZI LA VORTOJN: "PATRO, GEPATRO, VIRPATRO, PATRIĈO" LAŬ LA SIGNIFO SERĈATA KAJ LA NECESOJ.
Ĉu "kiuj amas klarecon"? Kelkaj el tiuj estas sensencaĵoj aŭ pleonasmaĵoj. Precipe 'gepatro," "virpatro," kaj "patriĉo." "Patro" estas ĉiam virseksa, do konfuzo ne eblas.

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 12:36:48

darkweasel:Sed fakte Esperanto, kiel vivanta lingvo, ne estas reformebla.
Pri tio mi malkonsentas. Kelkaj vivantaj lingvoj ja jam ŝanĝiĝis per reformoj. Multe pli senchava estus diri ke Esperanto estas malfacile reformebla pro ĝia disa parolantaro.

sev (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2009, 11:27:45

Feliĉe, Esperanto estas vivanta lingvo.
Do, oni bedaŭrinde ne povas uzi -iĉ- (nek la "na"). Tamen, se iam okazos granda voĉdono pri tio, mi voĉdonos JES. Se neniam okazos, ne gravas, la vivo jam belas kun nuna Esperanto ridulo.gif

Stephan S (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2009, 23:01:23

Se la vorto "matro" estus bezonata, ĝin jam oni enigus en esperanton. En la lingvo estas multaj sinonimoj, kiuj iam kunekzistas kaj iam unu sinonimo rariĝas.

Ekz. malĝojo - tristo...

Sed la vorto "matro" ne iĝis eĉ malofta sinonimo. Do tio signifas - "matro" en eo ne necesas.

Rogir (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2009, 23:10:21

Kaj nun vi mem uzas la samsignifvortojn rar- kaj maloft-.

לראש הדף