본문으로

Kaje

글쓴이: Roberto12, 2009년 11월 22일

글: 11

언어: Esperanto

Roberto12 (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 5:02:53

De la vorto "kun", ni derivas la vorton "kune". Ĉi tia afero estas forteco de la lingvo.

Do, ĉu ni povas derivi la vorton "kaje" - kiu estus la sama ol "ankaŭ" - de la vorto "kaj"? Avantaĝo estus ke oni ne plu intermiksas la vortojn "ankaŭ" kaj "antaŭ".

Mi antaŭdiras ke vi diros ne, ĉar tio estas kiel Esperanto estas. Ve!

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 6:46:08

Nu, "kaje" kaj "ankaŭ" povas esti ambaŭ uzataj, kiel "vic' al" kaj "anstataŭ," kaj "dank' al" kaj "pro."

tommjames (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 6:57:45

Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 6:58:07

Ne vere, ĉar 'kaje' pli signifas 'ĉe la kajo'.

Red: Ve Tomm, vi antaŭis min!

tommjames (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 7:00:04

Rogir:Red: Ve Tomm, vi antaŭis min!
sal.gif

Roberto12 (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 8:59:19

La fakto ke la vorto "kajo" ekzistas, mortigas mian ideon de "kaje" senkulpa.gif

crescence (프로필 보기) 2009년 11월 23일 오전 11:20:34

tommjames:Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.
Kial konfuzi du vortojn, kiuj ne skribiĝas same ?
Oni ne konfuzas "vero/vere" !

Crescence

tommjames (프로필 보기) 2009년 11월 23일 오후 12:08:38

crescence:
tommjames:Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.
Kial konfuzi du vortojn, kiuj ne skribiĝas same ?
Oni ne konfuzas "vero/vere" !

Crescence
Mi celis ke kaje por "ankaŭ" povas konfuziĝi kun kaje por la adverbigo de kajo. En "vero/vere", ambaŭ vortoj havas samsignifan radikon. Oni ne povus diri same rilate al "kajo/kaje".

Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".

crescence (프로필 보기) 2009년 11월 23일 오후 6:49:15

tommjames:
Mi celis ke kaje por "ankaŭ" povas konfuziĝi kun kaje por la adverbigo de kajo. En "vero/vere", ambaŭ vortoj havas samsignifan radikon. Oni ne povus diri same rilate al "kajo/kaje".

Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".
Jes, nun, mi komprenas...

Crescence

fizikisto (프로필 보기) 2009년 11월 23일 오후 7:28:25

tommjames:Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".
Tamen, la bulea kajo konformus al la signifo "ankaŭ" por "kaje".

다시 위로